Sobralo (Cearao)
El Vikipedio
Sobralo estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝia nomo venas de la arbo Roupala gardneri kiu portugal-lingve nomiĝas "Sobro" (Sobro), "sobral" estas certa kvanto da "sobroj", "sobraro". Laŭ statistikoj de 2005, ĝi havas ĉirkaŭ 173 mil enloĝantojn.
En Sobralo troviĝas kampuso de Universitato Federacia de Cearao kun ses kursoj: medicino, psikologio, ekonomiaj sciencoj, odontologio, inĝenierarto pri komputado kaj elektra inĝenierado.