Solomon Vysokovskij
El Vikipedio
Solomon VYSOKOVSKIJ (ruse: Соломон Наумович Высоковский, naskiĝis 1933, mortis la 19-an de januaro 2005 en Moskvo) estis rusiano kaj sovetiano, poeto, tradukisto, kunaŭtoro de la poemlibro Moskvaro. Liaj poemoj estis publikigitaj en "Litova Stelo", "Moskva Gazeto", "Scienco kaj kulturo", "Dia Regno" kaj "Monato". Tradukis plurajn famajn poemojn el Esperanto al la rusa lingvo.