Spermatoforo
El Vikipedio
Spermatoforo (spermujo) – ĉe maskloj de iuj animaloj – ujetoj plenaj je spermatozooj. La funkcio de spermatoforo estas akumulo kaj transporto de la spermatozooj.
Spermatoforoj estas karakterizaj por hirudoj, iuj gastropodoj, cefalopodoj, krustacoj, araneoidoj, insektoj kaj amfibioj. La formo de spermatoforoj kaj la maniero de penetro en la generajn organojn de la femalo estas tre diversaj. Ekzemple ĉe krustacoj, araneoidoj kaj insektoj la spermatoforojn transportas iuj kruroj. La spermatoforoj ĉe oktopodoj estas transportataj per unu el al brakoj (tiu speciala brako estas nomata hektokotilo). Ĉe iuj polpoj la hektokotilo tute apartiĝas de la korpo, memstare serĉas la femalon kaj poste enrampas en ŝian mantel-kavon. Maskloj de trituroj kaj salamandroj simple fiksas la spermatoforon al iu objekto kaj la femalo poste enprenas ĝin tra sia kloaka aperturo.