Spremberg
El Vikipedio
La urbo Spremberg (sorabe Grodk) situas en la regiono Niederlausitz en la germana provinco Brandenburgio ĉe la rivero Spree. Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neisse-Kreis (ĉefurbo Forst / Baršċ). Ĝia meza alteco super mara nivelo estas ĉ. 112 metroj.
La historiaj informoj pri la urbo estas tre nekompletaj. Tial oni iam festis 1000-jaran jubileon, sed poste konstatis, ke temis pri eraro.
La regiono iam estis fama pro vitrofarado kaj teksado, sed ambaŭ metioj preskaŭ ne plu ekzistas.
Spremberg havas la ĝemelajn urbojn Szprotawa (Pollando, [[1]]) kaj Grand Forks (Kanado, [[2]]).
La urba retpaĝejo havas la adreson http://www.spremberg.de/.