Stefan Zweig
El Vikipedio
Stefan ZWEIG, [ŝtEfan cvajk] (* la 28-an de novembro 1881 en Vieno, † la 22-an de februaro 1942 en Rio de Janeiro) estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo.
La filo de riĉa juda familio jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten". Dum multaj vojaĝoj, Stefan Zweig konatiĝis kun poetoj, artistoj kaj muzikistoj el la tuta mondo. Liaj pacifismaj kaj kosmopolitaj idealoj pli kaj pli maturiĝis, sed la Unua mondmilito abrupte neniigis ĉion. La tempo postmilita donis novajn esperojn kaj literaturajn sukcesojn, sed la proksimiĝanta faŝismo denove danĝerigis ĉiun esperon pri “Eŭropo sen kulturaj limoj”. En 1933-1934, Zweig fuĝis de la faŝistoj: unue al Britio, poste al Brazilo. En profunda malespero pro la malbonaj novaĵoj el Eŭropo, li en la jaro 1942 finis sian vivon per memmortigo.
[redaktu] Listo de verkoj:
- Émile Verhaeren (biografio, 1910)
- Brennendes Geheimnis,novelo (1911)
- Jeremias (kontraŭmilita dramo, 1918)
- Drei Dichter ihres Lebens. Casanova, Stendhal,, Tolstoj (tri biografioj)
- Drei Meister. Balzac, Dickens, Dostojewski (tri biografioj)
- Joseph Fouché (biografia romano)
- Trumpf und Tragik des Erasmus von Rotterdam (biografia romano)
- Der Kampf mit dem Dämonen. Hölderlin, Kleist, Nitzsche (tri biografioj)
- Ein Gewissen gegen die Gewalt, Castellio gegen Calvin("Unu konscienco kontraŭ perforto")
- Verwirrung der Gefühle (por tolerema novelo, 1927)
- Sternstunden der Menschheit (1927)
- Der Zwang (romano, 1927)
- Maria Stuart (biografia romano)
- Magellan (biografia romano pri Fernão de Magalhães)
- Balzac (biografia romano)
- Phantastische Nacht (kvar noveloj)
- Unrast der Liebe (leteroj, kun Frederike Zweig)
- Menschen und Schicksale (biografioj)
- Europäisches Erbe (biografioj)
- Marie Antoinette (biografia romano, 1932)
- Ungeduld des Herzens (romano, 1939)
- Schachnovelle (novelo, 1941)
- Die Welt von gestern (membiografio, 1941)
[redaktu] En Esperanto aperis:
- La okuloj de la eterna frato, legendo, tradukis Helene Wolff. Ksilografaĵoj de Fritz Dücker. - Köln: Wolff, 1932. - 64 paĝoj.
- Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj, tradukis Kathe R. Schwerin kaj Paul E. Schwerin. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1949. - 158 paĝoj - (La "Epoko" Libroj 9)
- La nevidebla kolekto (Die unsichtbare Sammlung), epizodo el la germana inflacio, tradukis Grete Breunlich. Reviziita de Karl Beckmann. - Wien, 1972. - 17 paĝoj.
- Ŝaknovelo (Schachnovelle), traddukis Vinko Oŝlak. - [sen loko., proks. 1996]. - 39 folioj.