Strakonice
El Vikipedio
Strakonice estas urbo kun 25 000 loĝantoj, situanta en Bohemio, ĉe kunfluejo de riveroj Otava kaj Volyňka.
La tn. Suba urbo kun plilongigita placo estiĝis en insulo en Otava sub burgo de Bavor-anoj el Strakonice, baldaŭ oni komencis konstrui Supran urbon en la maldekstra bordo de la rivero, kies centro estis ankaŭ plilongigita placo. Strakonice akiris urbajn rajtojn en la jaro 1367, ekde la jaro 1402 tenis ĝin johanitoj, kiuj donis al ĝi vicon da avantaĝoj. Post suferado dum la tridekjara milito venis en la 18-a jarcento tempo de prospero. En la jaro 1649 estis fondita bierfarejo (ĝis hodiaŭ ĝi funkcias), disvastiĝis hejma trikproduktado (ŝtrumpoj, ĉapoj). En la jaro 1812 komencis labori la unua fezfarejo, ĉirkaŭ la jaro 1900 oni jam eksportis 400 000 dekduojn da fezoj plejparte ĝis Turkio, Hindio, Arabio kaj Egipto. En la jaro 1919 estis fondita fabriko por bicikloj kaj motorcikloj, fabrikanta nun konsistaĵojn por aŭtomobilindustrio.
Burgo en Strakonice estis fondita komence de la 13-a jarcento en la kunfluejo de riveroj Otava kaj Volyňka de familio de Bavor-anoj, kiu venis Bohemion el Moravio kaj ili apartenis al antaŭaj nobelaj familioj; Bavor-anoj estis favoriĝintaj kun la regantaj Přemyslidoj. Ŝatata eklezia ordeno de Bavor-anoj estis johanitoj (ordeno de sankta Johano Jeruzalema), kiuj havis en Strakonice hospitalon kaj al kiuj Bavor la I-a dediĉis en la jaro 1243 burgan preĝejon kaj parton de la burgo. La burgo hodiaŭ servas al kulturceloj (lernejo, biblioteko), Muzeo de meza Pootaví (Pootaví = meza regiono de Otava), kiu estas malfermita tutjare. En la urbo konserviĝis kelke da burĝaj klasicismaj domoj el duono de la 18-a jarcento.
Inter famaj naskintoj de la urbo apartenas poeto František Ladislav Čelakovský (1799 – 1852) kaj Josef Skupa (1892 – 1957), la „patro“ de marionetoj Spejbl kaj Hurvínek.
Sudbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Strakonice | |
▼ | |
Bavorov ~ Bělčice ~ Bezděchovice ~ Bílsko ~ Blatná ~ Bratrovice ~ Březí ~ Budyně ~ Buzice ~ Cehnice ~ Čečelovice ~ Čejetice ~ Čepřovice ~ Čestice ~ Číčenice ~ Doubravice ~ Drahonice ~ Drachkov ~ Drážov ~ Droužetice ~ Dřešín ~ Hajany ~ Hájek ~ Hlupín ~ Horní Poříčí ~ Hornosín ~ Hoslovice ~ Hoštice ~ Chelčice ~ Chlum ~ Chobot ~ Chrášťovice ~ Jinín ~ Kadov ~ Kalenice ~ Katovice ~ Kladruby ~ Kocelovice ~ Krajníčko ~ Kraselov ~ Krašlovice ~ Krejnice ~ Krty ~ Kuřimany ~ Kváskovice ~ Lažánky ~ Lažany ~ Libějovice ~ Libětice ~ Litochovice ~ Lnáře ~ Lom ~ Mačkov ~ Malenice ~ Mečichov ~ Měkynec ~ Milejovice ~ Miloňovice ~ Mnichov ~ Mutěnice ~ Myštice ~ Nebřehovice ~ Němčice ~ Němětice ~ Nihošovice ~ Nišovice ~ Nová Ves ~ Novosedly ~ Osek ~ Paračov ~ Pivkovice ~ Pohorovice ~ Pracejovice ~ Předmíř ~ Přední Zborovice ~ Předslavice ~ Přechovice ~ Přešťovice ~ Radějovice ~ Radomyšl ~ Radošovice ~ Rovná ~ Řepice ~ Sedlice ~ Skály ~ Skočice ~ Slaník ~ Sousedovice ~ Stožice ~ Strakonice ~ Strašice ~ Strunkovice nad Volyňkou ~ Střelské Hoštice ~ Škvořetice ~ Štěchovice ~ Štěkeň ~ Tchořovice ~ Truskovice ~ Třebohostice ~ Třešovice ~ Úlehle ~ Únice ~ Uzenice ~ Uzeničky ~ Vacovice ~ Velká Turná ~ Vodňany ~ Volenice ~ Volyně ~ Záboří ~ Zahorčice ~ Zvotoky | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |