Tamanrasset
El Vikipedio
Tamanrasset (pli frue Fort Laperrine, psot 1981 Tamenghest) urbo en suda parto de Alĝerio, en la Ahaggar-montaro, apud la Tamanrasset-uedo. Ĝi estis originale militara garnizonejo ĉe la trasahara karavanvojo, poste iĝis grava stacio apud la transsahara artvojo, kies konstruo atingis la lokon en 1980. Ĝi situas 1378 m super la maro, kio mildigas la dezertan klimaton.
al urbo havas ĉ. 75.000 loĝantojn, ĉefe tuaregojn.
La franca esploristo kaj asketo Charles-Eugéne Foucauld translokiĝis tien en 1905, por verki la la vortaron akj gramatikon de la tuarega lingvo. Lian murdlokon signas (1916) memorkolono. La Ahaggar-muzeo prezentas vivon de la tuaregoj.