Tengvaro
El Vikipedio
Tengvaro estas artefarita skribo, kiu estis inventita de J.R.R. Tolkien. En sia fikciaro, la skribo tengvaro supoze inventita de Fëanor estis uzata por la skribo de numero de lingvoj de Meztero inkludante la kvenja lingvo kaj la sindarina lingvo.
Tamen ĝi povas uziĝi por la skribo de aliaj (malfikcjaj) lingvoj. La vorto tengwar en la kvenja lingvo signifas literoj.
Enhavo |
[redaktu] Tengvararo

[redaktu] Interna historio kaj terminologio
Laŭ La Milito de la Juveloj, Fëanor kiam kreis sian skribon enkondukis ŝanĝon en sia terminologio. Li nomigis literon t.e. skriba reprezento de fonemo tengwë tengwa. Antaŭe kelka litero aŭ simbolo estis nomata sarat,speciale la alfabeto de Rúmil de Valinor pri kies Fëanor supoze bazigis sin estis konata kiel Sarati, sed fariĝis poste pli konata kiel "Tengvaro de Rúmil". La pluralo de tengwa estas tengwar kaj tial la nomo de la alfabeto de Fëanor fariĝis konata. De kiam, tamen,en modalecoj komune uzataj, individua tengwa estis samvalora al konsonanto, la termo tengwar en popola uzo fariĝis samvalora al "konsonanta signo", kaj la vokalaj signoj estis konataj kiel ómatehtar. Per prunto, la tengvaro fariĝis konata kiel tîw (singulare têw) en la sindarina, kiam ili estis prezentitaj al Beleriand. La literoj de la antikva nativa alfabeto al la sindarina estis nomataj cirth (singulare certh, eble de *kirte "tranĉo", kaj do semantike analoga al la kvenja sarat). Tiu termo estis pruntita el la kvenja kiel certa, plurale certar.
[redaktu] Antaŭvenantoj
La sarati, priskribita en Parma Eldalamberon13 , skribaĵo kreita de Tolkien en la fino de la dekjaro 1910 antaŭigas multajn karakterizojn de tengvaro, ĉefe la vokalan reprenzenton fare de akcentoj (kio estas trovata en multaj tengvaraj variaĵoj), malsamajn tengvarajn formojn kaj malmultajn korespondojn inter sonaj karakterizoj kaj literformaj karakteroj (tamen nekonsistaj).
Eĉ pli proksime al tengvaro estas la valmarika skribo, priskribita en Parma Eldalamberon 14, kiu Tolkien uzis de ĉ. 1922 ĝis 1925.Ĝi prezentas multajn tengvarajn litertipojn, la vokalo [a]renkontita en kelkaj tengvaraj variecoj.
Jim Allan (Enkonduko al la Elfa Lingvo) komparis tengvaron al la Universala Alfabeto de Francis Lodwick de 1686, ambaŭ baziĝas en la kunrespondo inter sono kaj skribo. Similaĵoj inter la tibeta, devangaria, kaj brahmia estas ankaŭ evidentaj en tengvaro. Estas ankaŭ kunrespondo inter la korea alfabeto, malgraŭ Tolkien ne konatiĝis tian skribformon. Tamen, konsiderante la valmarika kaj la sarati, oni povas koncepti, ke Tolkien kreis tengvaron tute sola.
[redaktu] La tengvaro
La tengvaro estis eble disvolvita en la fino de la 1920-aj kaj la komenco de la 1930-aj. La Solema Montana Jara Inskribo, la unua eldonata tengvara specimeno estas de 1937 (La Hobito).La plena eksplanado de tengvaro estis eldonita en Apendikso E de La Mastro de l' Ringoj en 1995.
La Mellonath Daeron Indekso de Tengvara Specimeno listiĝas 67 konataj tengvaraj ekzemploj fare de Tolkien.