Terkrusto
El Vikipedio
La Terkrusto estas la ekstera, solida tavolo der la Tero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenaca termantelo, kaj 2900 km pli profunde la plejparte likva terkerno.
La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multaj terplatoj, kies moviĝon (2-10 centimetrojn po jaro) priskribas la teorio de la platotektoniko. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.
La detala esploro pri la terinterno komenciĝis antaŭ proksimume 200 jaroj. Sed jam la grekaj naturfilozofoj pensadis pri la strukturo de la tero, Newton kalkulis ĝian platiĝon per simpla fizika modelo, kaj ankaŭ vulkanismo kaj tertremo jam frue permesis kelkajn konkludojn. Ĉirkaŭ 1900 fine evoluiĝis la modernaj mezurmetodoj de la gravimetrio, de la sismologio kaj de la geomagnetiko.
Vidu Esplorhistorio de la terinterno, Aplikata geofiziko
Enhavo |
[redaktu] Kontinenta kaj oceana terkrusto
[redaktu] Konsisto de la terkrusto
[redaktu] Literaturo
- Laszlo Egyed, Physik der festen Erde, 370 p., Akadémiai Kiadó, Budapest 1969.
- Karl Ledersteger, Astronomische und physikalische Geodäsie, 871 p., J.E.K. Band V, Verlag J.B.Metzler, Stuttgart 1969.
- Walter Kertz, Einführung in die Geophysik, Teil I, Hochschul-TB, 240 p., Spektrum Akademischer Verlag 1970/1992.
- F. Press, R. Siever, Understanding Earth [popularscienca], W.H. Freeman, New York 2000.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Geologio, Geofiziko, Geodinamiko, Sismologio
- Tera gravitkampo, Litosfero, Erckuŝejoj
- USGS-mapo de la mezakKrustodikeco (anglalingva)
Konsisto de la terkrusto | |
---|---|
oksigeno | 47 % |
silicio | 28 % |
aluminio | 8 % |
fero | 4,5 % |
kalcio | 3,5 % |
kalio | 2,5 % |
natrio | 2,5 % |
magnezio | 2 % |
titano | 0,5 % |
hidrogeno | 0,2 % |
karbono | 0,2 % |
aliaj | <1 % |
Kategorioj: Tero | Geologio | Geofiziko