Timothy Leary
El Vikipedio
Timothy LEARY | |
---|---|
Usona verkisto k psikologo | |
Naskiĝo | 22-a de oktobro 1920 Springfield, Masaĉuseco, Usono |
Morto | 31-a de majo 1996 Los-Anĝeleso (Kalifornio), Kalifornio, Usono |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Timothy Francis Leary estis usona verkisto, psikologo, kaj proparolisto de la esplorado kaj uzado de psikedelaj drogoj, kiel LSD. Li estis kontraŭkultura famulo en la 1960-oj kaj popularigis la frazon sian : « Turn on, tune in, drop out ».
[redaktu] Biografio
Timothy Leary naskiĝis la 22-an de oktobro 1920 en Springfield, Masaĉuseco kiel ununura filo de irlandevena familio. Dum sia junaĝo, li studas en la Universitato de la Sankta Kruco en Worcester sed malbone toleras la regularo de tiu jezuita lernejo. Li poste ekstudas en la milita akademio de West Point pro la instigo de sia patrino sed fariĝas maldungita dek-ok monatoj poste ĉar li sekrete alportis alkoholaĵon en la trejnejo. Li poste havigos al si licencion pri psikologio en la universitato de alabamo en 1943, magistron pri la sama fako en 1946 kaj fariĝis Doktoro de Filozofio en 1950 en Universitato de Berkeley en Kalifornio. De 1969 al 1963, li prelegos en la prestiĝa universitato Harvard. En la libroj kiujn li verkos pluraj jardekoj poste, li aludos malestime tiujn jarojn:
"Anonima institucia funkciulo kiu ĉiumatene veturis laboren en la longa aŭtaro de ĉirkaŭurbuloj kaj reveturis hejmen ĉiuvespere drinkante martinon, kiel pluraj milionoj de mez-klasa, liberala, intelekta robotoj."
Dum siaj ferioj en Meksikio, li konsumas magiajn fungojn kiel psilocibo, kaj tiu sperto tute ŝanĝos sian vivon. Depost sia reveno al Harvard, kune kun siaj studentoj kaj sia amiko Richard Alpert (poste konita kiel Ram Dass), Timothy Leary ekfaros sciencistaj studoj pri psilocibino kaj ankaŭ LSD.
Rezulte de siaj studoj, li certigas ke LSD (el la germana Lyserg Säure Diäthylamid, t.e. Lizerga Acida Dietilamido), en taŭga dozo, plejbone laŭ la konsiloj de kompetentulo, povas fundamente ŝanĝi kaj plibonigi la homan sintenon. Post siaj konsumoj, li garantias ne sperti murdemon, memmortigemon, psikozemon aŭ psikedelan krizon. Liaj studoj celis trovi kuracilon kontraŭ alkoholismo kaj resanigi la krimulojn. Pluraj partoprenantoj de lia serĉado deklaris sperti profundajn mistikajn kaj spiritajn spertojn kiu markis turnopunkton en liaj vivoj.
Leary kaj Alpert estas ĉasita de Harvard en 1963, ĉar kelkaj gepatroj mendis plendon kiam ili lernis ke siaj infanoj konsumis halucinogenojn dumkurse. La du kunuloj daŭre studis en privata kastelo en Novjorkio. Timothy klarigos poste:
Ni sentis kvazaŭ homologiistojn de la 20-a jarcento kiu vojaĝis antaŭtempen por alveni en la mallumoj de la 1960-oj. En tiu spacokolonio, ni deziris krei novan paganismon kaj novan ekziston arte vivata.
La oftaj vizitoj de la FBI igas la fermon de la kastelo kaj oni submetas Timothy Lear al kondamno. Enirante la malliberejon, Leary submetiĝas al pluraj testoj. Kiel li estas la aŭtoro de tiaj testoj, li scias kion respondi kaj tiel eblas regule viziti la bibliotekon de la malliberejo. Dum tiuj mallineraj jaroj, Leary difinas ok konscistatojn en la homa cerbo. Laŭ lia teorio, la norma homo sukcesas atingi nur kvar el tiuj statoj sed ne atingas la ceteraj kvar, kiuj inicus novan konscian potencon kiu ebligos revolucian socian kaj sciencan progreson. Oni povas atingi tiujn statojn nure per meditado kaj aliaj spiritaj rimedoj. Sed laŭ li, drogoj kaj aparte psikedelaj drogoj grande faciligus tiun procedon.
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ne finita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas). |