Tranĉpinĉilo
El Vikipedio
Tranĉpincilo estas ilo por distranĉi aĵojn, pinĉitaj ĝis rompo, per du klingoj renkonten moviĝantaj ĝis kuniĝo.
La principo laù kiu disrompiĝas pecoj kuŝas en aplikado de rekte oponitaj fortoj, do per premstreĉo, iom diference kun iloj kiel tondilo aŭ ĉizojo kiuj uzas du preterpasantajn fortojn, do tranĉas per tondostreĉo.
Tranĉpinĉiloj plejparte uziĝas por disrompi metalajn dratojn.
Ili ofte havas izolitajn tenilojn por pli maldanĝere labori kun elektraj cirkvitoj.
La multfunkciaj pinĉiloj plejofte entenas la tranĉan funkcion, per du flankaj klingoj.