Travis
El Vikipedio
Travis estas poprokbando el Glasgow, Skotlando. Ĝi estas unu el la plej respektataj kaj popularaj rokbandoj el Britio. La muziko de Travis estas kutime malpeza, romantika kaj melankolia, kaj oni ofte diras ke Travis malfermis la vojon al Coldplay kaj Keane.
[redaktu] Membroj de la bando
- Fran Healy - kantado (unua voĉo), gitaro, piano
- Dougie Payne - basgitaro, kantado (dua voĉo, kaj iufoje unua voĉo)
- Andy Dunlop - gitaro, banĝo, klavaro, kantado (dua voĉo)
- Neil Primrose - drumoj, perkutinstrumentoj
[redaktu] Albumoj
- Good Feeling (8-an de septembro 1997)
- The Man Who (24-an de majo 1999)
- The Invisible Band (11-an de junio 2001)
- 12 Memories (13-an oktobro 2003)