Tufanaso
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngTufanaso Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Tufanaso (♂)
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Aythya fuligula Linnaeus, 1758 |
La tufanaso (Aythya fuligula) estas birdo el la anasedoj.
[redaktu] Aspekto
Ĝi grandas ĉ. 43 cm. La viranaso havas nigran-blankan plumaron, nigran dorson kaj tufon. La inanaso havas brunan koloron, la tufo apenaŭ videblas, ĉe la bekbazo troviĝas malgranda blanka makulo.
La tufanaso havas bone videblan longan, blankan flugilmakulon, kiu etendiĝas ĝis la flugilfino.
La viranaso havas molan, fajf-similan voĉon, dum la inanaso murmuras.
Ili vivas en interno de la kontinento ĉe lagoj, riveroj. Migranta birdo.