Ukraina Helsinka unio
El Vikipedio
Ukraina Helsinka unio (aŭ grupo) estis fondita la 9-an de novembro 1976 en Kijivo. La Unio strebis realigi decidojn de l'Kunveno por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinko, 1975). Ĉefa kunfondinto kaj organizanto de la grupo estis ukraina poeto kaj filozofo Mikola Rudenko. Membroj de la Unio estis renomaj verkistoj, juristoj, armeanoj, ekonomistoj kaj aliaj inteligentoj de la sovetia Ukrainio.
Membroj de la Unio kolektis tra la lando faktojn de rompo de UN Deklaracio pri Homaj rajtoj.
En 1977-78 multaj anoj de la Unio estis arestitaj kaj melliberigitaj por 5-10 jaroj.