Umberto Stoppoloni
El Vikipedio
Umberto STOPPOLONI (naskiĝis 1917 - mortis la 6-an de aŭgusto 2001 en Pistoia) estis Honora Membro de UEA ekde 1992, delegito pri E-instruado kaj juro.
Esperantisto de 1951, Stoppoloni markis la italan movadon dum 30 jaroj, en diversaj estraraj funkcioj (1963-) de Itala E-Federacio, i.a. kiel prezidanto (1966-71). Li kuraĝis alfronti gravan statutŝanĝon en la 70-aj jaroj, per longa kaj kompleksa proceduro akirigis al IEF ŝtatan agnoskon de ne-profitcela organizaĵo; dum jardekoj li laboris kun la gefratoj Dazzini por konsciigi la deputitaron pri la oportuneco enkonduki Esperanton en la italajn lernejojn. Li vizitis preskaŭ ĉiujn italajn klubojn kaj ofte prelegis; verŝajne li atingis rekordon kiel inaŭguranto de stratoj, monumentoj k.s. dediĉitaj al Zamenhof aŭ al Esperanto. Li verkis informajn broŝurojn kaj zorgis pri itala traduko de pluraj Esperanto-dokumentoj.
Homo ĉiam trankvila kaj pensema, Umberto Stoppoloni klopodis persiste kaj kunlaboreme, sed ankaŭ sindoneme kaj malavare, antaŭenigi siajn ideojn. Li transdonis siajn moralajn valorojn al tuta generacio de esperantistoj, el kiuj rekrutiĝis movadaj gvidantoj je nacia kaj internacia skalo.