Ŝablona diskuto:Usona urbo
El Vikipedio
Jen provo por traduki la angla "US City infobox" Ŝablonon.
Mi estas iumete malcerta pri la traduko de la angla vorto "county", kiu estas subsekcio de usona ŝtato. Mi vidis la vortoj: "konteo", "graflando", "kantono", kaj "subŝtato." Mi preferas la terminon "subŝtato" ĉar ĝi ŝajnas la plej ĝusta al mi. Tamen, mi ne havas kopion de PIV. Ĉu vi havas opinion? --Yekrats 18:25, 16. Jun 2005 (UTC)
- La problemo certe estas grava, kaj mi tre bonvenigus internacian skeleton de nomoj por sub-regnaj unuoj. Ja la administraj subdividoj de la mondaj regnoj ne estas plene kompareblaj, sed mi opinias, ke oni (taŭga fakulo) povus starigi sistemon, kiu estas aplikebla al pliparto de la regnoj -- kompreneble ne ĉiu regno havas ĉiun subdividan ŝtupon.
- Ne tre plaĉas al mi uzi la vorton "subŝtato" por "county", ĉar subŝtato estas uzata ankaŭ por "state" (ĉar "ŝtato" estas multe uzata kiel sinonimo de "regno"). Mi preferus "kantono" aŭ "konteo", dum ke ne ekzistas universale aplikebla sistemo.
- Ĉu ni prezentu tiun problemon al la Akademio?
- Sincere, Umberto.
- Alia afero estas, ke tre malplaĉas al mi la uzo de la angla gramatiko en la titolo de la ŝablono. En la esprimo "US urbo" la parto "US" evidente pliklarigas la esprimon "urbo", do funkcias kiel adjektivo. Tio eblas en la angla, hungara kaj bulgara lingvo, verŝajne en multaj aliaj, sed en Esperanto ne. Kaj tio estas bona, ĉar ĝi faciligas la legadon de la lingvo. Ne estas tro malfacile meti adjektivan finaĵon ("US-a urbo") aŭ ligo-strekon ("US-urbo"), ĉu?
- Umberto
- Post plia esplorado, ŝajnas ke la vorto "kantono" estus la preferata formo. Iukaze, mi uzos tion.
- Ankaŭ, mi ŝanĝos la nomon de la ŝablono. Ĉu "Ŝablono:usona urbo" plaĉas al vi? --Yekrats 21:06, 16. Jun 2005 (UTC)
Se "subŝtato" jam estas vorto por unu el la 50 eroj de Usono, kial la ŝablono uzas nur la vorton "ŝtato" tiel? (Mi ne asertas, ke io devas ŝanĝiĝi; mi nur scivolas) Livajo 22:11, 16. Jun 2005 (UTC)
- Verŝajne, ĉar tie estas klare, ke ne temas pri "ŝtatoj" en la senco de tute memstaraj "regnoj", sed pri membroj de unio. Kie tio estas klara, la prefikso "sub" certe povas manki. Sed estus konfuze enkonduki plian signifon de "subŝtato". Komparu eble la artikolon Ŝtato (subŝtato). -- Umberto 21:26, 18. Jun 2005 (UTC)
-
- Ha, mi nun komprenas. Dankon. Livajo 03:46, 22. Jun 2005 (UTC)