Vicente Valdés Bejarano
El Vikipedio
Vicente Valdés BEJARANO (naskita la 10-an de aŭgusto 1966 en Meksikurbo) estas meksika esperantisto. Li esperantistiĝis en 1989, siajn unuajn esperantajn lecionojn li prenis en Kuernavakurbo, Meksiko, de Eŭgenio Mustea el Rumanio, sveda enmigrinto dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito. En 1994 li partoprenis en la Somera Kursaro de Esperanto en la Ŝtata Universitato de San-Francisko (Kalifornio, Usono).
Li instruis Esperanton en diversaj edukaj institucioj, nuntempe en la Nacia Universitato de Superaj Studoj (UNEA). En la jaro 2003 li partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo (Svedio) kaj tie kantis meksikan kanton dum la Internacia vespero, tiu sperto permesis al li koncerti du jarojn poste (2005) dum NOREK en Kalgario (Kanado), dank´ al invito de S-ro. David Yaki, kaj li kantis tradiciajn Meksikajn kantojn esperantigitajn de li mem:
- “Linda Ĉieleto”,
- “La Lerta Blato”,
- “Linda Meksiko”,
- “La Orŝipeto”,
- “La Valentina”,
- “Madrigalo”,
- “Kiel bela lando”
kaj aliajn.
Li estas tradukinto de pluraj meksikaj kantoj kaj infanaj de Francisco Gabilondo Soler, pli konata kiel “Kri-Kri”, “la kantanta grilo”. La plej famaj kantoj konataj kaj esperantigitaj de Vicente Valdés Bejarano estas:
- “La Ŝpruceto”.
- “La Tri porketoj”.
- “La Vakermuseto”.
- “Akvarelo”.
- “Bombono la Unua”.
- “Danco de l´pupar´”.
Vicente Valdés BEJARANO fondis la Meksikan Esperanto-Instituton en Aguaskalientes-Urbo, centraj urbo kaj ŝtato kun la sama nomo en Meksiko. La Eŭro-Amerika Instituto ("IEURO", oficiala gimnazia lernejo, kie instruiĝos Esperanto) fondiĝis Junie 2006 ankaŭ de Vicente Valdés kun la celo oficialigi la instruadon de Esperanto en la ŝtato Aguaskalienteso (Ankaŭ: Aguascalientes).