Vilma Sindona Eichholz
El Vikipedio
Vilma Sindona EICHHOLZ (naskiĝis en 1926; mortis en julio 1995 en Bailieboro, Ontario) estis kanada esperantistino.
Ŝi verkis kompleksan rektmetodan kurson por infanoj, En novan mondon (1984), kaj anglalingvan broŝuron pri justa dulingveco en Kanado (1982), kompilis kun sia edzo Rüdiger Eichholz la ampleksan artikolaron Esperanto in the Modern World (Esperanto en la moderna mondo) (1982), kaj kreis instruajn kartludojn. Ŝi estis dumviva membro kaj delegito pri ĝardenkulturo.