Vladimír Němec
El Vikipedio
Vladimír NĚMEC (naskiĝis 1941 - mortis la 6-an de majo 2004) estis slovaka ĉeĥo, D kaj FD pri Esperanto-instruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio). La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992.
Li multe aktivis en la sfero de faka lingvo kaj verkis ankaŭ konversacion.
[redaktu] Verkoj
- Perkomputila prilaborado de asocia membro-registro (Jozef Gera, Vl. Nêmec. - En: Apliko de komputiloj: kolekto de referaĵoj de la konferenco "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko" okazinta 1981 08 14/17 en Žilina)
- Eniga priserva subrutino de la datum-vidigilo SM 7202 en la operacia sistemo MOS 1S (En: Mikrokomputiloj, periferoj kaj aplikoj: prelegoj de Interkomputo, Budapest 1982; p.111 - 117)
- Esperanto: la lernolibro por komencantoj kaj progresintoj (Žilina: Esperantský Klub, 2001. - 220 p.)
- Konciza pritakso de fakaj aranĝaĵoj; Programsistemo por datumprilaboro - Prodat (En: Raciigo en scienco kaj tekniko: la prelegokolekto el la konferenco AEST; p.5 - 15, 104 - 111)
- Ni parolas Esperante: lernotekstoj por progresintoj (Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio], 1990. - 301 p.)
- Priservaj subrutinoj de la periferio en la operaciad-sistemo (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko: kolekto de seminariaj referaĵoj; p.77 - 81)
- Program-sistemo Conel (En: Apliko de komputiloj: kolekto de referaĵoj de la konferenco "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko" okazinta 1981 en Žilina)
- La subrutino de eligiloj en la operaciad-sistemo por regado de teknologiaj procezoj (En: Unua simpozio pri komputiko; p.97 - 101)