Vortoj de Profesoro Cart
El Vikipedio
"Vortoj de Profesoro Th. Cart" estas kolektado de tekstoj verkitaj de Théophile Cart (teofil kar) pri la periodo de la Bulonja Kongreso (1905) ĝis 1927.
Tiu libro estas eldonita de Esperantista Voĉo Jaslo, Polujo - 1927 "al la pacaj kunbatalantoj dediĉitaj, de S. Grenkamp kaj R de LAJARTE"
- Represita - Vieno: Pro Esperanto, 1990.
Jen ekzemploj de tekstoj
Enhavo |
[redaktu] Don Kiĥoto
(Poemo en prozo)
Al la Esperantistoj !
Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto!
La homo elturniĝemaj vin mokas, kaj sur iliaj lipoj via nomo estas insulto. Ĉar vi iras firme antaŭen kaj sentime defendas la justecon, ilia diplomatio vin severe kritikas. Ĉar vi ne vin demandas, ĉu al viaj klopodoj respondos la sukceso, ili vin juĝas freneza.
La ambiciuloj vin ridindigas kaj kun malestimo ili citas vian nomon. Ĉar vi ne konas la arton flati potenculojn, nek vivi apud la estroj, ili ŝercas pri via soleco. Ĉar anstataŭ sendi la aliajn en la batalon, vi iras mem kaj ricevas pli da batoj ol da laŭroj, malŝate ili rigardas vin de sia alta, saĝa neŭtraleco.
La sprituloj ridas pri vi kaj via nomo estas al ili sinonimo de naiveco. Ĉar vi protektas la rajton de l' malfortulo kaj malamas la arogantecon, ili vin diras simplulo. Car vi enskribis sur vian ŝildon la vortojn : Fideleco, Vereco, Lojaleco, ilia vivsperto ride kun indulgo.
Sed kion valoras la moko de l'homoj elturnigemaj, la rido de l' ambiciuloj, la rideto de l'sprituloj ? Revante vian belan revon, ho Don Kiĥoto, vi iris fidele kaj obstine la vojon elektitan, kaj glorinda estas via nomo ! Vi ankaû, ho ĉiutempaj Don Kiĥotoj, restu fidelaj, iru senŝanceliĝe vian vojon, revu vian belan revon : Nenio granda fariĝis sur la tero, se ne dank'al viaj senlacaj, sentimaj bataloj!
Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto.
(L. I. Aûg. 1909).
[redaktu] Esperanto Kiel Tradukilo
Kaj Zamenhof « komencis evitadi laŭ-vortajn tradukojn… kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala »
Kiam ni tradukas, ni devas ĉiam repensi la tradukotan tekston en Esperanto ; se ne, se nia traduko estas laŭvorta esperantigo de l’originalaĵo, ĝi fariĝas tute ne komprenebla internacie.
Ke la repensado estos diversa laŭ la lingvo de l’tradukota teksto, tio ne estas duba kaj ankaŭ ne riproĉinda : bone estas, ke la esperantiĝo konservu ian nacian karakteron, ian nacian nuancon, sed nur nuancon, kaj ankaŭ nur en la stila movado, ĉar la vortaro mem devas resti la sama, kiu ajn estas la tradukota lingvo.
Kiam tion ĉiuj komprenos, oni ne plu bezonos batali kontraŭ la stranga tendenco de tiuj, kiuj enkondukas novan vortojn, novajn esprimojn. Simple pro tio, ke ili tiamaniere pli rapide, pli facile tradukas ian naciaĵon.
Inter ĉiuj lingvoj Esperanto estas certe la plej oportuna tradukilo, ĉar ĝi estas, laŭ sia konstruo mem, mirinde proksima al ĉiuj aparte ; sed ĝi havas tamen, kiel ĉiu vivanta lingvo , sian specialan internacian genion, - kondiĉon de vivo,- kiun ni ĉiuj, Slavoj, Germanoj aŭ Latinoj, devas severe respekti.
(L. I., julio 1913).
[redaktu] Nia Vivo estas Agado
Senĉese kaj senlace, ĝis kiam ĉiuj komprenos nian vidpunkto, ni ripetos kaj ripetos, ke por ni ne celo estas internacia lingvo, sed ilo.
Vere ! Estas strange, ke kelkaj protestas kaj eĉ koleras, ĉar ni rifuzas diskuti iliajn reform-proponojn, iliajn kripligaĵojn, iliajn eltrovojn. Laŭ tute « logistika » rezonado, ili eĉ kulpigas nin pri nelojaleco, tial ke ni ne akceptas en nian esperantistan gazetaron artikolojn pri aŭ en ilia mirinda lingvaĵo !
Permesu, sinjoroj, ke anstataŭ diskuti nian lingvon, ni ĝin uzu por nia kaj homara utilo. Por nia homara plezuro !
Ni ne « faras » lingvon ; ni « havas » lingvon !
Knabo ludas kun muelilo, ĝin riparas detruas rekonstruas. Sian ĝojon li trovas en tio, ke ĝi pli malpli rapide, kvankam vane, turniĝas antaŭ liaj okuloj.
Sed ni ?... Ne en la movado mem de pli malpli perfekta ilaro nian ĝojon ni serĉas, ne !... la bonan blankan farunon ni volas, liveratan de l’muelŝtono ; ĝin ni ŝatas, ĉar ĝi estas nutrajo por la agado, nutrajo por la vivo.
Ludu vian ludon, sinjoroj teoriistoj kaj ĉiu-specaj logistikistoj, kaj ne indignu, se viroj, por la agado ni volas vivi kaj per ĝi !
(L. I. Marto 1914)
== Tabelo de l’enhavo == (laŭ la datoj)
Pri la Deveno de l’Arta Muziko.... 1905
Arbeto kaj Ŝirmbastonoj....Julio 1905
Pri la Plibonigoj....Majo 1907
La Fosiloj....Septembro 1907
Cambridge....Oktobro 1907
Komentario....Oktobro 1907
La Kondiĉo de nia Unueco....Februaro 1908
Kiamaniere ni pliriĉigos nian Komunan Vortaron....Marto 1908
Necesaj Klarigoj....Aprilo 1908
Tradicio kaj Evolucio....Oktobro 1908
Japana Fabelo....Januaro 1909
Kiamaniere helpi al la Lingva Komitato....Februaro 1909
La Festo kaj l’Kverko....Marto 1909
Unu fojon por ĉiam....Aprilo 1909
Komuna kaj Scienca Lingvo...Majo 1909
Lingvaj Pripensoj....Julio 1909
Don Kiĥoto....Aûguto 1909
Ni respektu nian Lingvon....Novembro 1909
Pri la Hindo-eŭropaj ingvoj kaj Esperanto...;Januaro 1910
Idola Fori....Februaro 1910
La Esperantista Popolo....Majo 1910
Forte ni staru....Decembro 1910
Vivanta Lingvo....Februaro 1911
Natura Evoluado....Februaro 1912
Batalo por la vivo....Marto 1912
Supernacio aŭ Internacio....Aprilo 1912
Respektplena Respondo....Julio 1912
Ŝtonigo de lingvo....Novembro 1912
La Fundamento de nia Lingva Sintenado....Februaro 1913
Necesa Sinforgesemo....Marto 1913
Vizito al Abdul-Baha....Marto 1913
VivantaLingvo aŭ Lingvo Sistemo....Junio 1913
Esperanto kiel Tradukilo....Julio 1913
Novjara Pripensoj....Januaro 1914
Paco....Februaro 1914
Nia Vivo estas Agado....Marto 1914
Esperanto kaj la Blindularo....Aprilo 1914
Scienco kaj Agado....Majo 1914
Parolata kaj Skribita Lingvo....Junio 1914
Pri Pseŭdosufiksoj....Julio 1914
Antaŭparolo al iu Lernolibro....1925
El la Alparolo de Prof. Th. Cart ĉe La Malfermo de la Somera Universitato en Ĝenevo....Aŭgusto 1925
El Raporto de l’Prezidanto de la Akademio ĉe la Ĝeneva Kongreso....Aŭgusto 1925
Sur la vojo al Servoz....Julio 1926