W. Desmond Hackett
El Vikipedio
W. Desmond Hackett, Torontano kiu per senlaca agado tra la 50aj jaroj kaj eldonado de la unua postmilita Esperanto-bulteno en Kanado stimulis la refondon de la Kanada Esperanto-Asocio, kiu estis malaperinta dum la dua mondmilito, kaj fariĝis ĝia unua sekretario (1958-61 kaj poste 1963-64) kaj dua vicprezidanto (1962-). Dum tri jardekoj li servis kiel unua kanada ĉefdelegito de UEA. Dez elektiĝis Honora Membro de KEA en 1994.