Wallace George du Temple
El Vikipedio
Wallace (Wally) George DU TEMPLE, filo de aermilita oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Estrarano de KEA dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio (1979-81, 88-89, 2006-nun), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1982-84). Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.