Walter Jens
El Vikipedio
Walter JENS [valte jens] (* la 8-an de marto 1923 en Hamburgo) estas germana verkisto, literaturkritikisto, tradukisto kaj publicisto.
Studinte germanistikon kaj klasikan filologion li post la Dua mondmilito komencis verki. Ekde 1950 li apartenis al la komunumo Gruppe 47, en 1956 li fariĝis profesoro pri klasika filologio en Tübingen kaj de 1963 ĝis 1988 li en la sama universitato okupis profesoran postenon pri retoriko. De 1976 ĝis 1982 li estis la prezidento de la germana PEN-Centro.
La verkaro de Walter Jens konsistas el rakontoj kaj romanoj, dramoj por teatro, radio kaj televido, literatursciencaj traktatoj kaj eseoj.
[redaktu] Listo de verkoj
- Nein. Die Welt der Angeklagten (romano, 1950)
- Der Blinde (rakonto, 1951)
- Der Mann, der nicht alt werden wollte (romano, 1955)
- Das Testament des Odysseus (rakonto, 1957)
- Statt einer Literaturgeschichte (eseo, 1957)
- Herr Meister. Dialog über einen Roman (romano, 1963)
- Die rote Rosa (televidodramo, 1966)
- Der tödliche Schlag (televidodramo, 1974)
- Der Untergang (teatraĵo, 1983)
- Die Friedensfrau (teatroĵo, 1986)
- Der gelehrte Dichter (membiografio, 1991)
[redaktu] En Esperanto aperis
Dimanĉe, je la tria / trad. Ferenc Szilágyi