Walter von Waldowski
El Vikipedio
Walter von WALDOWSKI (naskiĝis 1891 - mortis la 4-an de marto 1980 en Berlino) estis esperantisto ekde 1920.
Profesie instruisto, li gvidis kursojn, estis membro de faka organizaĵo kaj apartenis al ekzamena komisiono. W. von Waldowski (kaj la vidvino) dum pluraj jaroj membris en Societo Zamenhof kaj alimaniere apogis UEA.