Wilhelm Müller
El Vikipedio
Johann Ludwig Wilhelm MÜLLER (naskiĝis la 7-an de oktobro 1794 en Dessau; mortis la 1-an de oktobro 1827 en Dessau) estis germana poeto.
Lia plej fama verko estas la poemciklo Winterreise, kies emociigaj kaj plej ofte malesperaj poemoj estis surmuzikigitaj de Franz Schubert. La plej konata ero de tiu poemaro estas Der Lindenbaum.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Vintra vojaĝo (Winterreise). Tradukis Mad Mevo. Ĝenevo 1978. 16 paĝoj.
- Tradukoj de Der Lindenbaum:
- La tilio. Tradukis Ludwig Emil Meier. En: Esperantista kantaro, 1907.
- modifita versio, en: Wilhelm kaj Hans Wingen: Post la kurso, 1954, paĝo 68.
- Ĉe put' antaŭ pordego. Tradukis Joachim Gießner. En: Mia kantaro I, 2001.
- Tili' ombrigas laŭba. Tradukis Roland Platteau. 2002.
- La tilio. Tradukis Ludwig Emil Meier. En: Esperantista kantaro, 1907.
- Tradukoj de Der Lindenbaum:
- Migrantokanto de muelisto (Das Wandern). Tradukis Cezar. En: La migranto.