Wintzenheim
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Alzaco > Wintzenheim < Urboj >
Wintzenheim [vincenhajm] estas malgranda franca urbo proksime de Colmar (5 km), en la departemento Haut-Rhin. Ĝi estas la ĉefurbo de la Kantono de Wintzenheim kiu konsistas el la vilaĝoj Eguisheim, Herrlisheim, Husseren-les-Chateaŭ, Obermorschwihr, Turckheim, Voegtlinshoffen, Walbach, Wettolsheim, Wintzenheim kaj Zimmerbach. La nuna urbestro estas Guy DAESSLÉ.
- Situo: 48° 04' N, 7° 17' E Mapo
- Areo: 18,97 km2
- Alteco: 230 m super marnivelo
- Horzono: UTC+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 8.000 (7.180 en la jaro 1999)
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
- Urbodomo
- Plej malnova domo ĉe la adreso 3,Rue des Laboureurs (de la jaro 1602)
- Kastelo de Hohlansbourg, granda kastelo de 1279 renovigita (eniro pagenda).
- Kastelo de Plixbourg konstruita inter 1212 kaj 1220 atingebla per la vojo de la 5 kasteloj.
- Kapelo Herzog en Logelbach (Jaro 1855-neogotika stilo de arkitekto Johan VAN SOOLEN.
- Sinagogo de 1752 (Synagogue de Wintzenheim)
- Vinoj
[redaktu] Historio
[redaktu] Festoj
- 12-a de julio Festo de la naciatago (14-a de julio) kun piroteknikaĵoj kaj spektakloj.
- Fino de septembro: Festo de la asocioj (GSW)
- Komence de decembro: Bazaro de Kristnasko