Yan Levasseur
El Vikipedio
Yan LEVASSEUR (ankaŭ Esperante Jano LEVASOR) estas esperantisto el Montrealo, Kanado.
Jano naskiĝis en Halifakso, en la kanada provinco Nov-Skotio, dum la jaro 1981. Lia patro estis kanada armea maristo kaj multe vojaĝis el unu oceano al alia. Jano havas du gefratojn kaj studis ĝis post la gimnazia (CEGEP) nivelo en Sherbrooke, en la provinco Kebekio. Sekve Jano eliris el la familia hejmo por loĝi en Montrealo. Tie li studis inĝenierarton kaj ekhavis diplomon en fino de majo 2005. Li nune studas por mastriĝi: lia projekto temas pri aŭtomata rekonado de diversaĵoj (li ĉefe laboras kun naturaĵoj) en bildoj, uzante nociojn de artefarita inteligenteco.
Jano estas multlingva parolanto (lia nasklingvo estas la franca, kaj li regas la anglan, hispanan, kaj Esperantan. Li nun studas la brazilan portugalan kaj la ĉinan). Li ankaŭ fondis senprofitan neregistaran organizaĵon. Ĝi nomiĝas La Teresto kaj situas en Montrealo, Kanado. La agadoj de La Teresto temas pri naturmedio, komunumaj kamparaj kaj ekologiaj projektoj, saneco, interhelpado, divastigo de diversaj kulturoj kaj de la internacia lingvo Esperanto. Ekde septembro 2006, Jano estraranas ĉe la Esperanto-Societo Kebekia (ESK).