Zdena Matyková
El Vikipedio
Zdena MATYKOVÁ (naskiĝis la 12-an de marto 1913 - mortis la 9-an de decembro 2002) estis ĉeĥa esperantistino el Hradec Králové.
Ŝi laboris en gvidaj funkcioj de la pedagogia sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, tradukis porinfanajn librojn kaj kontribuis al Pola Radio.
Ŝia filino Zdena Matyková-Hanzlovská estis solistino de la baleto en Brno.
[redaktu] Verkoj
- Ruĝa globeto (originala rakonto, Starto 8/1973, p. 6)
- Kiel mi fariĝis laŭreatino (artikolo, Starto 4-5/1976, p. 6)
[redaktu] Tradukoj
- Václav Čtvrtek: Rabisto Rumcajs
- Ondřej Sekora: Formiko Ferda