Zdravka Metz
El Vikipedio
Zdravka Metz plenkreskiĝis en Kroatio, kie ŝi lernis Esperanton kaj aktivis en sia lando (kadre de [[Kroata Esperanto-Ligo]) kaj internacie (kiel estrarano de [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]]. En 1981 Zdravka edziniĝis je Normand Fleury kaj sekvajare transloĝiĝis al Kanado, la hejmlando de sia edzo. De 1983 Zdravka loĝas en Montrealo, kiel ŝia hejmo fariĝis la Montreala Esperanto-Domo. Ŝi estas verkinto de la infanlibro Bestoj en nia domo.