Ópusztaszer
El Vikipedio
Ópusztaszer [Opustaser], pli frue (ĝis 1974) nomata Sövényháza [ŝovenjhAza], estas komunumo kun ĉ. 2200 loĝantoj en departemento Csongrád, je 25 km norde de Szeged. Ĝi famas pro la Nacia Historia Memorparko de Opustaser, apud la vilaĝo.
Li estis unuafoje menciita kiel Szer [ser] en 1138. Laŭ la Gesta Hungarorum de Anonymus (ĉ. 1200), la landokupantaj madjaroj kunsidis 34 tagojn tie kaj „decidis pri ĉiu kutimo kaj juro de la lando”...
La lokon kaj la ĉirkaŭaĵon ricevis Ond, „kies filo, Ete konstruigis tie fortan teran fortikaĵon”.
Historiaj elfosaĵoj pruvis, ke la la ĉirkaxuo de Ópusztaszer estis loĝata jam ekde la Arpad-epoko. En ties centro konstruiĝis - fine de la 10a jc. - monasterio; la komunumo iĝis kampara urbo en la 15-a jc.. La lokon okupis la turkoj en la 16-a jc. kaj senhomiĝis en 1596. La senhoman areon oni nomis ekde 1630 Puszta-Szer [pusta-ser] kaj al unuaj setlantoj estis la tabak-kultivistoj en la 18-a jc. En 1803, plimulton de Pusztaszer aĉetis la limgrafoj de Pallavicini etan aprton la urbo Kecskemét. (El la lasta elformiĝis en 1934 la vilaĝo Pusztaszer.) La Pallavicini-bieno – kun centro sur iama loko de la monasterio, kun nomo Sövényháza [ŝovenjhaza] – iĝis plej moderna, ekzemplodona bieno de la lando (tritiko-, furaĝplanto-kultivado, kortobirdo-, porko-, bovobredado, fama ĉevalaro).
Okaze de la miljara datreveno de la hungara landokupo, en 1896 inaŭguris la hungaraj parlamentanoj landokupan memorskulptaĵon (memorkolono de la sep tribestroj, Arpad-memoraĵo). Ekde tiam Pusztaszer [pustaser] iĝis simbolo de la hungaar landokupo kaj ŝtatfondiĝo.
Post la dua mondmilito en 1945, oni komencis la agrodisdividon sur la Pallavicini-bienoj. Oni fondis, kreis Nacian Historian Memorparkon sur 55 hektaroj en 1972 por memorigi pri la landokupo kaj la agrodivido.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Memorskulptaĵo de Arpad (Berczik Gyula, 1896)
- ruinĝardeno, kun mezepokaj elfosaĵoj de 1970–75
- Rundhalo kun pentraxjo de Feszty Árpád „Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo)” (1894) 120x15 m;
- Subĉiela Etnografia Muzeo, kaj vilaĝaj konstruaĵoj
Ekde 1978 okazas ĉiujare ŝtata rememorado, la 20-an de aŭgusto.