Vikipedio:Diskutejo
El Vikipedio
- Česky: Vítejte v diskuzním fóru esperantské Wikipedie! Pokud neovládáte Esperanto a chcete nám něco sdělit, využijte pro to cizojazyčnou sekci fóra.
- Deutsch: Willkommen im esperantosprachigen Forum von Wikipedia! Wenn Sie aber etwas auf deutsch fragen oder mitteilen wollen, ist diese Forumseite für Sie.
- Ἑλληνικά: Καλῶς ἤρθατε στὸ φόρουμ τῆς Βικιπαίδειας Ἐσπεράντο! Ἂν δὲν μιλᾶτε Ἐσπεράντο καὶ θέλετε νὰ ἀφήσετε ἕνα μήνυμα, κάντε κλὶκ ἐδῶ.
- English: Welcome to Esperanto Wikipedia's village pump! If you don't speak Esperanto, we have a foreign section here.
- Español: Bienvenido al Café de la Wikipedia en esperanto. Si no hablas el Esperanto y quieres dejar un mensaje en español, haz clic aquí.
- Français: Bienvenue sur le forum de la Wikipédie Esperanto! Si vous ne parlez pas l'Esperanto et voulez laisser un message en français, cliquez ici.
- Italiano: Benvenuti al bar della wikipedia in Esperanto! Nel caso che non parla il Esperanto, per lasciare un messaggio in italiano cliccare qui.
- 日本語: エスペラント版ウィキペディアの井戸端へようこそ! もし、エスペラントで書くことができない場合は、エスペラントを話せない人のための場所に書き込んでください。
- Polski: Witamy na forum esperanckiej Wikipedii! Jeśli chcesz o coś zapytać po polsku lub coś zakomunikować, kliknij tutaj.
- Português: Bem-vindo(a) à Esplanada da Wikipédia em esperanto! Se você não sabe Esperanto, mas quer deixar uma mensagem, clique aqui.
- Русский: Добро пожаловать в эсперанто-википедию! Если Вы не говорите на эсперанто, то у нас существует специальный раздел, где Вы можете оставить сообщение на Вашем языке.
- toki pona: kama pona tawa tomo toki pi lipu sona Wikipesija lon toki Epelanto! sina ken ala toki e toki Epelanto la, sina ken pana e toki sina tawa ni lon wan pi toki ante.
- 中文: 欢迎光临俄语维基百科互助客栈!如果您说俄语有困难,请来外语区求助或交流。
Bonvenon al la Diskutejo aŭ Forumo de la Vikipedio
Jen loko por babili pri la vikipedio.
Por lasi mesaĝon en Vikipedia Forumo oni devas havi konton ĉe Esperanta Vikipedio. Se vi volas lasi mesaĝon aŭ komenti ion, bonvolu ensaluti aŭ lasu vian mesaĝon sur nacilingva paĝo de la forumo
La plejmulto da Vikipedioj uzas la oficialajn listojn, do indas ke ni ankaŭ faru tion. Bonvolu aliĝi kaj ekdiskuti ĉe http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l --Chuck SMITH 12:39, 11. Jul 2006 (UTC)
[redaktu] Diskutejo : Arkivoj[redaktu] Laŭtemaj lastaj arkivigitaj diskutoj
[redaktu] Laŭtempaj arkivoj
|
[redaktu] Ni havas 70.000, sed...
Gratulon al ĉiuj, ni nun havas pli ol 70.000 artikolojn! Sed... Por lerni por la venonta fojo: Yekrats, ĉu vere necesis krei la artikolon Biblioteko de Aleksandrio kiel novan artikolon, tiel rompante ĝian redaktan historion, en kiu kontribuis multaj el ni? Kaj des pli, kiun sencon havis fari tion dudek minutojn post kiam jam la 70.000-a artikolo ekzistis, nome kaŭze de mia movo de la eksa labora paĝo sub la nomon Reĝa biblioteko de Aleksandrio? Ja movo de artikolo el la nomspaco Vikipedio en la ĉefan nomspacon ankaŭ kalkuliĝas kiel nova artikolo, kaj mi kontrolis ke vere per la movo la artikolo pri la biblioteko fariĝis la 70.000-a en la Vikipedio. Por antaŭenigi la alvenon de la 70.000-a artikolo mi pasigis kelkajn horojn antaŭ la Vikipedio, verkis kvar novajn artikolojn kaj eĉ preskaŭ maltrafis lecionon. Kaj tial mi vere malfacile povas kompreni tion, kion vi poste faris, kiam mi jam sidis en prelegejo. Ĉu eble temis parte pri ia miskompreno? Certe mi ne kontraŭas tion, ke la 70.000-a artikolo nomiĝu nur "Biblioteko de Aleksandrio" (kvankam tiam oni prikonsideru saman ŝanĝon komenctekste de tiu artikolo - mi dume sekvis tiun), sed mi ne povas bone imagi, kiel povis okazi, ke dudek minutojn post mia movo vi povintus ne rimarki tiun kaj kiel novan paĝon enmeti la komune verkitan artikolon kiel novan en la enciklopedion. Kiel taŭgan solvon mi proponas forigon de la nuna 70.001-a artikolo sub la nomo Biblioteko de Aleksandrio kaj postan renomon de la ĝisnuna Reĝa biblioteko de Aleksandrio al tiu nomo, tiel konservante kaj la bonan nomon, kaj la redaktohistorion. Ĉu tio estas akceptebla? Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:02, 22. Mar 2007 (UTC)
- Vi pravas. Mi ne pripensis la redakto-historion. Pro mia fuŝado, ni havas du mejlŝtonajn artikolojn! Ho, ve.... tro da kuiristoj en la kuirejo! Mi forigos la 70000-a artikolo, kaj movos vian al la ĝusta nomo. :-) -- Yekrats 18:38, 22. Mar 2007 (UTC)
- Tio jam okazis antaŭe.Roberto 18:46, 22. Mar 2007 (UTC)
- Mi tute konsentas kun Marek. Maksim 19:11, 22. Mar 2007 (UTC)
- Dankon al ĉiuj vi pro la rapidaj reagoj kaj bona solvo de la problemo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:21, 23. Mar 2007 (UTC)
Saluton! Mi tre ĝojas ke en Vikipedio nun estas 70.000 artikoloj, sed kiel eblas ke tiom rapide kreskis la kvanto? Kiam mi finverkis la duan eldonon de la manlibro pri Vikipedio, la 5-an de marto, estis nur 67456 artikoloj. Ĉu roboto iom helpis?
Cetere: mi invitas ĉiujn tralegi http://vikio.ikso.net/Vikipedio/ Temas pri projekto de E@I por antaŭenigi Vikipedion.
Yves Nevelsteen 20:02, 22. Mar 2007 (UTC)
- Mi pensas ke multaj artikoloj pri urboj de Germanio estis aldonitaj per roboto. -- Yekrats 20:46, 22. Mar 2007 (UTC)
- Estas ankaŭ ĉ. 100 novaj ĝermoj pri lagoj de Vikipediisto:Maksim-bot, bedaŭrinde en ne vere perfekta lingvaĵo. – Umberto 21:21, 22. Mar 2007 (UTC)
- Artikoloj pri lagoj estas nur alŝutataj per roboto, kaj roboto faras komencan version. Sed ĉi tiun komencan version mi redaktas kaj kontrolas permane en komputilo kie forestas interreto. Jes, inter ili estas fuŝaj, aparte inter la unuaj serioj, sed mi planas kun tempo ilin ĉiujn trarigardi kaj korekti en okazo de fuŝo. Maksim 10:01, 24. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Aldoni aliajn jarsistemojn al kalendarajn paĝojn?
Mi pripensis kiamaniere eblas iom "vigligi" la statikajn paĝojn, generitajn per robotoj, kaj rimarkis, ke en la angla Vikipedio oni aldonis specialajn "tabelojn" kun aliaj kalendaraj sistemoj al ĉiuj "jar-artikoloj" (vidu ekzemple ĉe Jaro 301, angla Vikipedio). Mi pensas, ke tio estas sufiĉe facile farebla -- eble ni faru la samon. Mi povus lanĉi tiun roboton, mi havas rapidan kaj senliman retkonekton -- sed mi ne tiom spertas pri robotoj. Eble Maksim helpus? Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 20:34, 22. Mar 2007 (UTC)
- Mi faris ĉi tion, ankoraŭ ne por ĉiuj jaroj (1...1055 kaj 2010...2081). Bonvolu rigardi kaj korektigi. Ĉio estas en ŝablono Ŝablono:Jaro en la aliaj kalendaroj. Ankoraŭ ne prtas japana kalendaro. Maksim 12:50, 24. Mar 2007 (UTC)
- Jam por ĉiuj ekzistantaj en (1...2081). Maksim 13:47, 24. Mar 2007 (UTC)
- Kontrolu en -2799 - ĉu komenco de ĉina kalendaro aŭ jaro -101 laŭ la ĉina kalendaro? Maksim 15:40, 26. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Ligoj al polurendaj artikoloj
Sur la paĝo Lastaj ŝanĝoj en aparta sekcio sub la sekcio MATURIGENDAJ ĜERMOJ kial ne troviĝu ligoj al paĝoj kiuj listigas artikolojn polurendajn — ekzemple freŝe faritaj robotaĵoj kaj tiuj kun la ŝablono L? ? Tio povus esti oportuna kaj eble stimulus plian flegon de tiaĵoj. O'RyanW (☺ ₪) 00:19, 23. Mar 2007 (UTC)
- Mi konsentas ke mankas en Vikipedio informoj pri la laboro de la robotoj. Ĉu eble sur la Komunuma Portalo eblus raporteti pri tio? Ĉu eventuale estus bona ideo aldoni kategorion au alian indikon Aldonita de roboto - provleginda (io tia)? Mi volas emfazi ke plaĉas al mi la perrobota tradukado; dankon! Nur necesas poste poluri la tiel kreitajn bazajn artikolojn.
- Yves Nevelsteen 14:31, 24. Mar 2007 (UTC)
-
- La ŝablono {{lingvaĵo}} kiu aperigas la etikedon "L?" faras similan liston, sed bedaŭrinde mi ne sufiĉe ofte kontrolas ĝin, ĉar mankas tiucela klakligo kaj mi ĉiam forgesas kie trovi ĝin. Aldone, bedaŭrinde, pro la aŭtomata naturo de sia konstruado, tiu listo rifuzas aperirigi sin en mia atentaro por atentigi min pri ŝanĝoj. Dankon ankaŭ de mi pro la rabota tradikado. La kontribuaĵoj de ekz. Maksim-bot estas tre interesaj! O'RyanW (☺ ₪) 19:11, 24. Mar 2007 (UTC)
-
- Mi tamen pensas ke estus bone limigi la uzon de robotoj. Kiel mi diris en mia artikolo en "Libera Folio", krei artikolojn nur por kreskigi la totalan nombron povas doni la ŝajnon ke ni estas grandaj, sed malpliigos la prestiĝon de Vikipedio ene de la esperantistaro mem. Konkrete, mi proponas ke oni petu permeson por la uzo de robotoj por krei novajn artikolojn, kaj ke tiu permeso estu donita nur kiam oni certiĝas ke oni poste poluros la artikolojn. Tonyo 14:21, 25. Mar 2007 (UTC)
- Ankaŭ mi pensas tiel. Mi pensas ke oni almenaŭ devus nuntempe forigi ĉiujn artikolojn je NGC-steloj. Ili malprestiĝigas la Vikipedion kiam iu petas hazardan paĝon. Eblos denove enmeti ilin kiam la vikipedio havos milionon da komunaj artikoloj. Ĉu oni scias kiom da tiaj artikoloj estas ?
- Koncerne vilaĝoj, ĝiaj artikoloj almenaŭ povas interesi la loĝantojn de la vilaĝo, sed kiun interesas la artikolo je la NGC 1234 stelo ? Grasyop ✉ 02:28, 28. Mar 2007 (UTC)
- Mi tamen pensas ke estus bone limigi la uzon de robotoj. Kiel mi diris en mia artikolo en "Libera Folio", krei artikolojn nur por kreskigi la totalan nombron povas doni la ŝajnon ke ni estas grandaj, sed malpliigos la prestiĝon de Vikipedio ene de la esperantistaro mem. Konkrete, mi proponas ke oni petu permeson por la uzo de robotoj por krei novajn artikolojn, kaj ke tiu permeso estu donita nur kiam oni certiĝas ke oni poste poluros la artikolojn. Tonyo 14:21, 25. Mar 2007 (UTC)
-
-
-
- Mi ĵus legis la supre cititan artiolon kaj komentojn en Libera Folio. Mi konsentas ke:
- estu pli da ekvilbro inter robota tradukado kaj polurado
- tro multas ĝermoj, aparte ĝermoj pri astroj kaj komunumoj
- "artikoloj" kies sola motivo estas altigi la totalan nombron da artikoloj malutilas, kaj aparte malutilas kiam ili aperigas sin in Hazarda Paĝo
- ia sistemo de artikol-aprobado povus esti antaŭenpaŝo
- Ĝuste pro #1 mi supre sugestis ke ni havu pli facilan manieron trovi polurendajn kaj polurindajn paĝojn. Rilate #2 kaj #3 mi tamen malaprobas amasforigon de jam ekzistantaj ĝermoj kaj ĝermetoj.
- Sciante ke paĝoj kiaj Vikipediisto:Louis.de.Beaufront kaj verŝajne Vikipedio:Diskutejo ne enkalkuliĝas en la totalan nombron de "veraj artikoloj" mi demandas ĉu robotaĵoj kiaj Vikipedio:Projekto matematiko/T1 spaco tiel enkalkuliĝas? Kvankam ili montras sin en listoj elvokitaj de la "Ŝerĉu"-komando, ili ŝajne ne aperigas sin per "Hazarda paĝo". Ĉu mi eraras? Do mi proponas ke:
- Roboto serĉu ĝermojn kaj ĝermetojn ktp kaj ŝablone etikedumu ilin. Tia etikedo situu supre en la artikolo. Se ĝi jam troviĝas sube, la roboto movu ĝin.
- Ni kreu seriojn de "artikol"nomoj kiaj Vikiperdio:Projekto ĝermoj/abc, Vikipedio:Projekto astroj/xyz, ktp. Ĉiaj artikoloj pri kiuj ni volas ke ili ne aperu hazarde aŭ enkalkuliĝu "total"-fanfarone transloĝigu provizore al tia spaco. Esperinde robotoj komplezus asisti la transloĝiĝon. O'RyanW (☺ ₪) 04:52, 28. Mar 2007 (UTC)
- Ĉiuj artikoloj, nomoj de kiuj komenciĝas je "Vikipedio:" (inter ili "Vikiperdio:Projekto ĝermoj/abc" ekzemple), ne enkalkuliĝas en kvanton de artikoloj kaj ne povas aperi kiel hazarda paĝo. Maksim 13:08, 28. Mar 2007 (UTC)
- Mi ĵus legis la supre cititan artiolon kaj komentojn en Libera Folio. Mi konsentas ke:
-
-
-
-
-
-
- Por ne nur demandi, sed ankaŭ vidi respondon, legu informojn ĉe Vikipedio:Kio estas artikolo. 00:14, 29. Mar 2007 (UTC)
--anonimie lasis Blahma
- Por ne nur demandi, sed ankaŭ vidi respondon, legu informojn ĉe Vikipedio:Kio estas artikolo. 00:14, 29. Mar 2007 (UTC)
-
-
-
[redaktu] Propono-diskutejoj pri artikoloj de la semanoj, ktp
Alia afero: estus bone ke ni reatentigu pri la Kunlaboraĵo de la semajno. Ĝi nun troviĝas en iom malsupra parto de la ĉefpaĝo, kaj eble ne multaj homoj atentas ĝin. Ĉu ne eblus enmeti ĝin en la nuna ŝablono pri ĝermoj, kiu aperas en Lastaj ŝanĝoj?. Cetere, ĉu vi povas voĉdoni por elekti la novan? Mi deziris ŝanĝi ĝin, sed trovis ke du havas la saman nombron da voĉdonoj. Tonyo 14:21, 25. Mar 2007 (UTC)
- Mi ŝanĝis ŝablonon pri ADLS, KDLS. Se ĝi ne plaĉos al iu, bv ŝanĝi aŭ restarigi. --Petr Tomasovsky 15:17, 25. Mar 2007 (UTC)
- Tre plaĉas. Interalie la ĉefpaĝo havas ligon al la aktuala kunlaboraĵo, kio mankas ĉe "Lastaj ŝanĝoj". O'RyanW (☺ ₪) 15:27, 25. Mar 2007 (UTC)
- Ankaŭ mi ŝatas ĝin. Nun ni devas iom pli atenti la Tradukaĵon de la semajno. Ŝajnas ke ni forlasis ĝin, kaj fakte la paĝo al kiu la ŝablono kondukas estas terure eksdatiĝita.
- Ne forgesu voĉdoni en la Kunlaboraĵo de la semajno. La egalo daŭras. Tonyo 20:48, 25. Mar 2007 (UTC)
- Ankaŭ eblas ŝanĝi la Kunlaboraĵon de la semajno kiam estas egalo de voĉdono. Ni havas regulon ke se pluraj kandidatoj havas egalan nombron da voĉoj, la plej frua propona gajnas (regulo 5 sur Vikipedia diskuto:Kunlaboraĵo de la semajno). Do ĉi-kaze gajnis Antarkta Traktato. Marcos 15:12, 27. Mar 2007 (UTC)
-
-
-
- Mi jam ŝanĝis ĝin, laŭ tiu regulo. Notu tamen ke la plej frua, kaj do la elektita, estis Landa Asocio. Tonyo 20:22, 27. Mar 2007 (UTC)
-
-
-
- Intertempe mi ŝanĝas mian opinion pri la ŝablono proponita de Petro: mi sugestus ke en ĝi aperu la titolojn de la paĝoj kiuj nun estas Artikolo de la semajno aŭ Kunlaboraĵo de la semajno. Eventuale ankaŭ Tradukaĵo de la semajno, se ni sukcesas regurarigi tiun ĉi lastan prponon. Tonyo 20:22, 27. Mar 2007 (UTC)
- Mi aldonis moviĝemajn titolojn en la ŝablonojn. Trankvile restarigu ilin, se ili farigos problemojn en viaj komputiloj aŭ se ili aspektos malplaĉe. Ankaŭ eblas ŝanĝi kolorojn aŭ tipojn de literoj de la titoloj. --Petr Tomasovsky 10:10, 31. Mar 2007 (UTC)
- Intertempe mi ŝanĝas mian opinion pri la ŝablono proponita de Petro: mi sugestus ke en ĝi aperu la titolojn de la paĝoj kiuj nun estas Artikolo de la semajno aŭ Kunlaboraĵo de la semajno. Eventuale ankaŭ Tradukaĵo de la semajno, se ni sukcesas regurarigi tiun ĉi lastan prponon. Tonyo 20:22, 27. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Nova ŝablono: referencoj
Mi transprenis utilan ŝablonon de la angla VP. Jen: Ŝablono:Referencoj. Ĝi simple ebligas kolumnoj en la sekcio kun referencoj. Vidu ekzemple: Mary Wollstonecraft--Kunlabore, Denizo--81.161.184.111 23:18, 27. Mar 2007 (UTC)
- Dankon ! Mi tamen ankoraŭ vidas nur unu kolumnon en la referencoj de tiu artikolo. Ĉu eble pro la grandeco de mia ekrano ? Thomas Guibal 07:19, 28. Mar 2007 (UTC)
- Eble, ĉar mi vidas du kolumnojn. O'RyanW (☺ ₪) 07:27, 28. Mar 2007 (UTC)
- Kian krozumilon vi uzas? Fajrovulpo montras la kolumnojn, sed "Interret Explorer" 6 ne.--Denizo 07:54, 29. Mar 2007 (UTC)
- Interese. Ankaŭ "IE Tab" ene de FajroVulpo montras nur unu kolumnon. O'RyanW (☺ ₪) 14:20, 29. Mar 2007 (UTC)
- Mi uzas IE6. Thomas Guibal 16:56, 29. Mar 2007 (UTC)
- Interese. Ankaŭ "IE Tab" ene de FajroVulpo montras nur unu kolumnon. O'RyanW (☺ ₪) 14:20, 29. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Esperantigo de la programaronomoj kiel ekz. Plone?
Mi leverigis demandon ĉe la artikolo Plone:
Ĉu mi/ni esperantigi la nomo al Plono? Kaj kion pri la aplika servilo Zope, ĉu ni esperantigi kiel Zopo? Mi neniam antaŭe esperantigis programaronomon, sed mi vidis ke oni faris ĉe Drupalo.
Mi atendas vian opinion--Denizo 13:04, 29. Mar 2007 (UTC)
Bonvolu eviti tiaĵojn. Narvalo 17:24, 29. Mar 2007 (UTC)
- Ni uzu la ĉiam aplikeblan principon, ke ni ne enkonduku novajn esperantigojn en la Vikipedio. Se iu nomo estis jam esperantigita ekster la Vikipedio (kiel Drupalo), ni povas ankaŭ uzi la esperantigon ĉi tie. Do se ne estas pruvoj pri ekster-Vikipediaj esperantigoj de "Plone" kaj "Zope", ni ne esperantigu ilin. Marcos 18:41, 29. Mar 2007 (UTC)
- Mi plene konsentas kun Marcos. En la enclikopedio Vikipedio ni priskribu, ne preskribu. Mi jam similan riparon okazigis ĉe artikolo kiu antaŭe nomiĝis VLC plurmedia legilo (kiu cetere ne nur estis libervola esperantigo, sed eĉ gramatika malĝusta nomo). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:14, 29. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Fiktivaj nomoj de filmoj
Mi volas skribi artikolojn pri japanaj filmoj, sed oficialaj esperantaj titoloj ne ekzistas. Kiu metodo akcepteblas por la kapvorto ?
- (a) Uzi hipotezan esperantan nomon tradukitan de la japana titolo (kaj mencii la originalan japanan titolon)
- (b) Uzi la originalan japanan titolon en japana skribo (nur japanoj kaj nemultaj aliaj povas legi tiun)
- (c) Uzi la originalan japanan titolon en standarda japan-latina transskribo (ne kongruas al esperanta legmaniero)
- (d) Uzi la originalan japanan titolon en speciala esperanta transskribo (ne kongruas al standarda transskribo)
Kiel vi opinias ? --Allgaeuer 23:38, 30. Mar 2007 (UTC)
- Mi opinias ke (c) estas pli bona. Se la filmo ne estis neniam tradukita en esperanto ni uzu la originalan nomon. Do...en la artikolo, skribu la originalan japanan titolon, sed ankaŭ faru esperantan tradukon (en grasa teksto). Faru alidirektilon el la esperanta traduko de la titolo al la japana. Mi lastatempe aldonis multajn usonajn filmojn ĉi tiel. (Ankaŭ eble vi povas montri kiel prononci la originalan japanan titolon.) -- Yekrats 10:48, 31. Mar 2007 (UTC)
- Tamen, ĉu vere ekzistas norma japan-latina transskribo? Lau la germana kaj angla Vikipedioj, ekzistas pluraj latinigoj de la japana: La Hepburn-sistemo, la Kunrei-shiki-sistemo kaj pluraj aliaj. Tio igas min pensi, ke eble solvo (d) estas pli bona ol solvo (c). Se vi tamen volas elekti solvon (c), ni devus unue decidi, kiu sistemo uziĝu. La angla Vikipedio skribas, ke la Hepburn-sistemo estis disvolvita por anglalingvanoj, dum la Kunrei-shiki-sistemo pli kongruas kun la japana kana-sistemo; se estas tiel, mi certe malrekomendus la Hepburn-sistemon ĉi tie. Marcos 16:19, 31. Mar 2007 (UTC)
- En la jaro 1937 la japana ministero por edukado decidis latinan transskribon, kaj la japanoj lernis skribi la nomon de sian grandan monton "Huzisan" (Kunrei-sistemo), aliflanke la anglalingvanoj skribis "Fujisan" (Hepburna sistemo), kaj la germanlingvanoj skribis "Fudschisan" (ne plu uzata germana sistemo). En la nuna Japanio la lernantoj lernas kaj la malnoviĝintan Kunrei-sistemon kaj la Hepburnan sistemon en la bazlernejo, sed for de la lernejo efektive nur la Hepburna sistemo estas uzata: la japanaj nomoj en la pasportoj estas transskribataj Hepburne, la trafikaj segnoj estas transskribataj Hepburne, kaj kompanioj nomiĝas Hepburne, kiel ekz. "Fuji" (ne "Huzi"). La nunaj japanoj fakte uzas kelkajn variantojn de la Hepburna sistemo (variantoj pri kiel montri la longajn vokalojn, kaj varianto pri skribi "m" aŭ "n" antaŭ m,b,p), sed nur altaĝuloj uzas ankoraŭ iomete la Kunreian sistemon. Nun la Hepburna sistemo estas fakte la standarda latin-sistemo en Japanio - kaj oni skribas standarde (Hepburne) "Chihiro", ne (Kunreie) "Tihiro".
- Do mi proponas la metodon (c) kun Hepburna sistemo, uzante strekon por longaj vokaloj (āēīōū) kaj "m" (anstataŭ "n") antaŭ m,b,p, ĉar tia skribmaniero estas plej proksima al la japana elparolado - oni devas nur scii ke la konsonantoj havas anglajn valorojn: "j" devas elparoliĝi kiel "ĝ". --Allgaeuer 19:05, 31. Mar 2007 (UTC)
- Bone; se estas tiel, tiam mi konsentas kun la uzo de (c) kun Hepburne-sistemo. Tamen mi ŝatus, se oni aldonus artikolkomence la elparolon laŭ esperanta legmaniero en angulajn krampojn [], same kiel ni faras pri ĉiuj artikolnomoj kiuj ne estas prononcataj laŭ esperanta maniero (sed tiu prononcindiko ne estu en dika skribo - vidu ekzemple George Washington).
- Tamen, ĉu vere ekzistas norma japan-latina transskribo? Lau la germana kaj angla Vikipedioj, ekzistas pluraj latinigoj de la japana: La Hepburn-sistemo, la Kunrei-shiki-sistemo kaj pluraj aliaj. Tio igas min pensi, ke eble solvo (d) estas pli bona ol solvo (c). Se vi tamen volas elekti solvon (c), ni devus unue decidi, kiu sistemo uziĝu. La angla Vikipedio skribas, ke la Hepburn-sistemo estis disvolvita por anglalingvanoj, dum la Kunrei-shiki-sistemo pli kongruas kun la japana kana-sistemo; se estas tiel, mi certe malrekomendus la Hepburn-sistemon ĉi tie. Marcos 16:19, 31. Mar 2007 (UTC)
Mi vidis George Washington, sed tiu estas nur nomo de homo, por tio sufiĉas scii la elparoladon. Nomoj de filmoj estas diferaj, ĉar ili signifas ion:
Ekz. mi skribis artikolon pri la animacia filmo 千と千尋の神隠し, kiu ricevis oskaron. Ĉu vi pensas, ke sufiĉus se mi uzus "Sen to Chihiro no kamikakushi" kiel standarda hepburna transskribo, kaj [Sen to Ĉihiro no kamikakuŝi] kiel elparol-klarigo, kaj La Spirito-Kaŝejo de Sen kaj Ĉihiro kiel esperanta traduko de la titolo ?? Mi estas certa ke ekzistas kelkaj diferaj, sed ankaŭ ĝustaj tradukoj de tiu titolo ! Kaj ne-japanoj komprenas nur malfacile ke "Sen" kaj "Ĉihiro" povus esti la sama persono ...
Fakte mi sentis iomete premita de inventi la hipotezan, sed pli facile uzeblan esperantan nomon "La vojaĝo de Ĉihiro", ĉar la japana laŭvorte tradukita titolo estas malfacile komprenebla, kaj la titolo de tiu filmo en aliaj lingvoj estas: "Spirited Away" (angla, "Forsorĉita"), "Le voyage de Chihiro" (franca, "La vojaĝo de Ĉihiro"), "La città incantata" (itala, "La urbo sorĉita"), "Chihiros Reise ins Zauberland" (germane, "La vojaĝo de Ĉihiro en la sorĉitan landon"), "El viaje de Chihiro" (hispana, "La vojaĝo de Ĉihiro"), "Henkien kätkemä" (finna, "Spirito-kaŝejo"), ktp. Pro tio mi selektis la titolon "La vojaĝo de Ĉihiro" kiel verŝajnan esperantan nomon.
Sen hipoteza esperanta nomo oni ne povas facile paroli pri tiu filmo en esperanto, ĉar oni volas uzi nek la "nekompreneblan" originalan japanan titolon nek la "preskaŭ-nekompreneblan" tradukon de la originala titolo. Mi opiniis, ke hipoteza nomo estas plibone ol neuzebla nomo. Kiel vi opinias pri tio ? --Allgaeuer 22:49, 31. Mar 2007 (UTC)
- En la kazo de ĉi tiu filmo, mi malkovris ĉi tie ke fakte ekzistas esperanta subtekstigo de la filmo, kun la titolo "La vojaĝo de Ĉihiro". Do la nomo fakte ne plu estas hipoteza, kaj ni povas senprobleme konservi la artikolnomon La vojaĝo de Ĉihiro. Ni tamen menciu en la artikolo ankaŭ la japanan nomon, ĝian elparolon kaj signifon.
- Kiam tute ne ekzistas esperanta versio de iu nomo, mi certe malrekomendus krei iun hipotezan nomon. Tiam ni simple uzu kiel titolon la transskribon laŭ la Hebdurne-sistemo, kaj menciu laŭvortan esperantan tradukon komence de la artikolo. Marcos 09:55, 1. Apr 2007 (UTC)
-
- Mi aprobas uzadon de La vojaĝo de Ĉihiro. Mi aldone proponas ke en la paĝo ni menciu ankaŭ tradukitajn titolojn en aliaj lingvoj kaj ke "la originala titolo estas malfacile tradukebla en aliajn lingvojn". (ĉi tiojn estas menciataj en la Japanlingva vikipedio). - Ryoho 10:37, 1. Apr 2007 (UTC)
- La alilingvaj titoloj ankaŭ aperas en la intervikiaj ligiloj, do ne vere necesas mencii ilin en la artikolo. Se vi tamen volas skribi ion pri la tradukado de la titolo, tio ne estu en la unua alineo, sed en aparta alineo. Marcos 13:00, 1. Apr 2007 (UTC)
- Mi aprobas uzadon de La vojaĝo de Ĉihiro. Mi aldone proponas ke en la paĝo ni menciu ankaŭ tradukitajn titolojn en aliaj lingvoj kaj ke "la originala titolo estas malfacile tradukebla en aliajn lingvojn". (ĉi tiojn estas menciataj en la Japanlingva vikipedio). - Ryoho 10:37, 1. Apr 2007 (UTC)
Dankon por viaj opinioj. Mi aldonis nun apartan alineon pri la tradukitaj titoloj de "La vojaĝo de Ĉihiro", kaj lasas la hipotezajn nomojn "La vojaĝo de Ĉihiro" kaj "Mia najbaro Totoro", ĉar ekzistas subtitoligitajn versiojn kun tiuj nomoj. Kaj en la venontaj tagoj mi forigos miajn hipotezajn nomojn de la aliaj filmoj de Hayao Miyazaki, kiel Konan, la junulo de la futuro (1978), La kastelo de Kaljostro (1979), Naŭsika de la Venta Valo (1984), Laputa - Kastelo en la ĉielo (1986), Eksprespoŝto per Sorĉistino (1989), Ruĝa Porko (1992), Princino Mononoke (1997), La movanta kastelo de Haŭl (2004). Ĉu iu scias se ankaŭ por iu de tiuj filmoj ekzistas subtitoligita version ?? --Allgaeuer 23:47, 1. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Vikipediimetro
Karaj gevikipediistoj, kiel redaktorino de Eŭropa Bulteno, mi decidis aldoni rubrikon Vikipediimetro en la menciita reta gazeto. Mi petas iu de administratoroj aŭ iu alia prepari artikolon pri interesaĵoj okazintaj dum marto, kaj mi volonte publikos ĝin. La artikolo ne devas esti longa, sed ĝi devus montri gravecon de esperantlingva Vikipedio kaj inviti niajn legantojn kunlabori. Vi povas skribi al mi al vesna.obradovic@gmail.com Mi anticipe dankas. Vesna. --Printempo 10:00, 1. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] For la na-ismon
Unu mia amiko estas profesia kaj ege talenta matematikisto kaj bona Esperantisto. Li, bedaŭrinde, ne tiom favoras la Vikipedion pro ties stilo "skribi pri tio, kion vi ne bone scias aŭ komprenas", sed laŭ mia peto li venis redakti kaj kontroli nian planatan artikolon Vikipedio:Tradukado/Polusa_koordinata_sistemo, kiu fariĝu la vica jubilea artikolo de Esperanto-Vikipedio. Lian spertecon oni povas ekzemple juĝi per tio, ke unu tuj trovita de li eraro estis nerimarkita en la angla originalo eĉ de speciala reviziisto! Hodiaŭ mi ricevis jenan leteron de li (traduko el la rusa):
- Post konsulti la vortaron mi iom plu poluris la artikolon, ĉar "ĉie densa" estas ne tute ĝusta termino por tio. Samtempe mi rigardis jenan artikolon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Densa_aro
- En ĝi estas multege da eraroj. Mi volis komenci ilin korekti, sed kiam mi vidis, ke oni uzas la prepozicion "na" mi simple tuj forĵetis tiun ideon.
- Mi unue volis simple korekti la "najbarecon" al "ĉirkaŭĵo", sed ekvidis "na" kaj pliajn malbonaĵojn.
Bedaŭrinde ne estas sola ekzemplo. Mi jam spertis tion kelkfoje, kaj aŭdis de kelkaj homoj pri tio, ke ili malfavoras tiun aĵon kaj ne ŝatas Vikipedion pro tio. Laŭ politiko de Vikipedio, oni ne uzu Vikipedion por pruvi sian opinion, kaj por eksperimentoj, inkluzive la lingvajn. Na-ismo estas ne nur eksperimento, estas iu defio al la tuta E-gramatiko. En pluraj lingvistikaj diskutoj pri tiu afero (ekzemple ĉe SCE) oni ja konsentis, ke limokaze oni povas uzi "je" por transdoni la kazon ĉe neŝanĝebla substantivo, sed neniel "na", tute ekstergramatikan parteton. Mi proponas, ke oni forigu ĉiujn uzojn de "na" el E-vikipedio kaj ellaboru regulojn por neuzo de eksperimentaj kaj limaj gramatikaĵoj kaj esprimoj en normiga (kia ĝi nun fariĝas) Enciklopedio de Esperanto. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:38, 1. Apr 2007 (UTC)
- Mi konfesas ke mi (ĝis mia esploro) dufoje pekis tiurilate. Fakte, (supozeble pro nekutimiĝo) mi trovas frazon kun na iomete malfacile legebla, kaj ceter ne plaĉa. Tamen vidinte ĝin en matematikaj artikoloj, mi ekprenis al mi en la kapon, ke ĝi alportas utilan klarecon al alie eble stumbligaj fakaj frazoj kiuj cetere bezonas esti kiel eble plej klaraj kaj unusignifaj. Mi konsentas ke tio estis mispaŝo mia kaj pardonpetas. Mi ilin forigas. Interale, Alaŭdo pravas ke je jam havas la koncernas funkcion se bezonate. Koncerne ĝeneralan elsarkadon el vikipedo, mi provis serĉi ilin per la "Ŝerĉu"-komando, sed ne sukcesis, eĉ uzante " na " kiel ŝlosilvorto. Estis pli ol 20 mil trafoj. O'RyanW (☺ ₪) 00:27, 2. Apr 2007 (UTC)
- Mi tamen ne konsentas ke uzo de "na" estas tiel granda peko. Maksim 04:00, 2. Apr 2007 (UTC)
- Laŭ mi tio ke "na" fortimigas homojn de Vikipedio estas la plej granda argumento kontraŭ ĝia uzo. Maksim 09:04, 3. Apr 2007 (UTC)
Ni jam interkonsentis, ke en vera artikolo ĝi ne estas uzata. Narvalo 04:58, 2. Apr 2007 (UTC)
- Kie oni havas tiun interkonsenton? Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 07:32, 2. Apr 2007 (UTC)
- Kvankam mi ne sukcesis trovi la antaŭajn diskutojn pri tio, mi same kiel Narvalo memoras, ke ni konsentis, ke "na" ne uziĝu en artikoloj.
- Mi samopinias kun Alaŭdo ke ni neniam uzu eksperimentan lingvaĵon en artikoloj. (Tamen sur diskutopaĝoj ni ne havu tiajn lingvajn limigojn).
- Aldone, mi ŝatus atentigi pri tio, ke en la pasintaj tri jaroj la uzo de "na" ege disvastiĝis en Esperantio. Se tiu disvastiĝo ankoraŭ daŭros por kelkaj pluaj jaroj, tiam ni ne plu povos nomi ĝin "eksperimenta", sed iam simple devos akcepti ĝin kiel parton de la lingvo. Se tio okazos, tiam ni ne plu povos malpermesi uzon de "na" en Vikipediaj artikoloj. Sed nun "na" ankoraŭ povas esti nomata eksperimenta, do ni ankoraŭ povas ĝin malpermesi. Marcos 08:47, 2. Apr 2007 (UTC)
- Ne vere estas "malpermeso". Estas simple "strikta rekomendo ne uzi". Ni ne forbaru fruktodonan kontribuanton nur pro uzo de "na", sed simple atentigu, ke tio dume estas eksperimento. Kiam tiu eksperimento fariĝas realeco oni povas aliel trakti tiun gramatikaĵon. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 12:07, 2. Apr 2007 (UTC)
-
- Mi bone komprenas tiujn, kies unua kontakto kun Vikipedio restas ankaŭ la lasta, simple pro la hipiisma prepozicio na aŭ alio simila. Verkon kun tia lingvaĵo oni ne povas preni serioze. La solan indan pritrakton tiu lingva fenomeno trovis siatempe en la SCE-diskuto titolita Tremu! Akuzativa prepozicio atakas denove! (en decembro 2004, vidu http://uri.fi/nakajlur/ - tralegu la tutan diskutfadenon) --Surfo 12:08, 3. Apr 2007 (UTC)
- Estas konsternige konstati, ke kelkaj plu suferas pri nekuracebla alergio al hipiismo. Aĥ ! rapide venu la tempo, kiam ne plu estos eĉ spuretoj de tiuj teruraj fuŝistoj ! Vikipedion oni fine povos trakti serioze.--Ssire 15:50, 3. Apr 2007 (UTC)
- Mi bone komprenas tiujn, kies unua kontakto kun Vikipedio restas ankaŭ la lasta, simple pro la hipiisma prepozicio na aŭ alio simila. Verkon kun tia lingvaĵo oni ne povas preni serioze. La solan indan pritrakton tiu lingva fenomeno trovis siatempe en la SCE-diskuto titolita Tremu! Akuzativa prepozicio atakas denove! (en decembro 2004, vidu http://uri.fi/nakajlur/ - tralegu la tutan diskutfadenon) --Surfo 12:08, 3. Apr 2007 (UTC)
Fakte ne estas akcepteble, ke vi disvastigas, altrudas siajn erarajn ideojn per robota forto. Narvalo 05:05, 2. Apr 2007 (UTC)
- Pri la Vikipedio:Tradukado/Polusa_koordinata_sistemo: tie estis ankoraŭ unu eraro, pri ekvacio de linio tra la komenco de koordinatoj, mi ĝin jam korektis (la ekvacio donita en la angla estas nur por duonlinio). Maksim 09:05, 2. Apr 2007 (UTC)
Estas mirinde, kun kia neracia ŝovinismo homoj foje reagas al naismo, tute oportuna kaj klara aldonaĵo al Esperanta gramatiko. Persone mi ne multe favoras ideon pri forigo el Vikipedio de io, kio neracie kolerigas iujn homojn. Alia demando estas, ke senbezona uzo de na estas alia ekstremo: kiam eblas uzi akuzativon, certe estu uzata ĝi. Necesas kompreni, ke mi estas ĉiukaze por uzo de la plej serioza kaj tradicia lingvaĵo kaj kontraŭ lingvaj eksperimentoj en Vikipedio. Aliaj zorgitaj vikipediistoj eble provu reskribi la naismajn (kaj aliajn novecajn) uzojn en pli klasika Esperanto (kaj eble eĉ provu eduki aliulojn pri la manieroj tion fari). - Slavik IVANOV 05:46, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi plene konsentas kun Slavik. Kvankam anstataŭ "na" eble estus pli ortodoksa elturniĝo, laŭ la modelo «mi legis la libron "For la Naismon"» por «mi legis "for la naismon"-n», «Mi vizitis la urbon Trukmuŝ» ktp kaj analoge oni povus (eble) diri anstataŭ "Estas kutime limigi na r al nenegativaj nombroj..." "estas kutime limigi la on r al nenegativaj nombroj...". Ne penu diskuti pri tio, vi ja scias ke mi ne estas serioza homo --Ssire 06:24, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi konsentas kun la tri punktoj de SSire:
- konsento kun Slavik
- Fundamentkonformeco :-) de la "propono" pri "la on r". Ĉar:(Regulo 11 de la Fundamento diras ke la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.) Ni povus eĉ apliki regulon 16 (La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauata de apostrofo.") kaj diri: "la 'n r", aŭ "l' on r"! ;-)
- neseriozico de la "propono". Ĉar: La Fundamento bone funkcias kiel ankro, sed la tradicia uzaĵo egale gravas. Ni ne facilanime rompu tradicion nur pro ia celo esti strikte Fundament"konformaj"! ;-) O'RyanW (☺ ₪) 19:46, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi konsentas kun la tri punktoj de SSire:
Mi ĵus antaŭ kelkaj minutoj renkontis uzon de na en artikolo nematematiktema. Mi ne povas diri ke la uzo estis senbezona. (en la koncerna kazo diri X-on efikus multege pli plumpe ol na X. Kaj fakte mi eĉ ne rimarkis tiun na dum la unua tralego.) Kion ĝenerale tiakaze mi faru? Nenian ajn interkonsento pri agadlinio mi vidas en la ĝisnuna diskuto.
- Ĉu mi tutsimple ignoru ĝin?
- Ĉu mi senkomente forredaktu per pli klasika Esperanto?
- Ĉu mi publike plendu kaj identigu la artikolon?
- Ĉu mi provu eduki la koncernan kontribuinton? (Tion ĉi-kaze mi ne povas, ĉar mi absolute certas, ke la koncernulo bone scipovas ali- kaj diversmaniere elturniĝi -- kaj sendube tion scias ankaŭ multaj naistoj. Li/ŝi kredeble opiniis na la plej eleganta el ĉiuj 'solvoj'.)
Ne temas pri miaj preferoj (por aŭ kontraŭ na), kiuj cetere estas miksitaj. Simple indus kaj utilus havi interkonsentitan agadlinion. Manke de interkonsento (minimume ke neniu ĝeniĝus okaze de forredakto de na) mi emas ignori ĝin. (Se la akazativo mem facile kaj neplumpe uzeblas, tio kompreneble estus alia afreo.) O'RyanW (☺ ₪) 19:50, 5. Apr 2007 (UTC)
- Eble vi povas informi nin pri kiu artikolo temas, por ke ni povu juĝi la kazon. Marcos 08:37, 6. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Prijuĝa ŝablono
Saluton. Mi antaŭ kelkaj semajnoj tradukis kun helpulo la rusan ŝablonon ru:Шаблон:rq al la soraba versio hsb:Předłoha:Rq. Per tiuj ŝablonoj oni povas marki artikolojn, kiuj havas kelkajn "difektojn" samtempe. Ekzemple se artikolo ne havas bildo(j)n kaj estas malgranda eblas marki tion jene {{Rq|img|stub}}. Krome la ŝablonoj permesas la uzon de maksimume 16 parametroj, kvankam mi ne povas imagi tian artikolon. Ĉu ni ĉivikipedie bezonas tian ŝablonon? Se jes, kelkaj subŝablonoj devus esti tradukataj. Krome ankaŭ gravas, ĉu ni traduku la rusan originalon aŭ la altsoraban idon kun pli da eblaj parametroj. Mi preferus la altsoraban version, ĉar mi jam iom pli bone komprenas tiun lingvon. La rusan mi preskaŭ mallernis, kvankam mi ankoraŭ povas legi cirilajn literojn. Kore --Tlustulimu 11:28, 3. Apr 2007 (UTC)
- Kreu la ŝablonon, tiun varianton kiun vi opinias kiel la plej bona. Kaj mem metadu la ŝablonon en artikolojn, kiuj ne estas sufiĉe bonaj.
- Min, ŝajne, interesos kategorioj kiuj aperos pro tio (ekzemple "artikoloj sen geografiaj koordinatoj", pro ĝi estos ebleco pli fruktodone okupiĝi pri dismetado de la koordinatoj). Maksim 09:20, 4. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Animea aŭ animacia aŭ desegnita filmo ?
Kiun vorton vi preferas okaze de japanaj animeoj ? --Allgaeuer 17:23, 4. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Ĉu 80 000 aŭ 75 000?
Antaŭ dek horoj, kaj la Ĉefpaĝo kaj Speciala:Statistics montris, ke ni havas iomete pli ol 75 000 artikolojn (75 016 je mia plej lasta rigardo), sed nun iomete pli ol 80 000! Tamen, legante "Lastajn ŝanĝojn", kvankam mi vidas dekojn da novegaj brazilurboj, tute ne temas pri kvin mil novaj artikoloj en dek horoj. Kio okazis?? --Haruo 20:36, 4. Apr 2007 (UTC)
- La solvo de la enigmo troviĝas ĉi tie... Mi kompreneble estimas la altvaloran laboron de robotoj, sed miaopinie Maksim devus nepre antaŭkonsulti la aliajn vikipediistojn antaŭ krei tiel multe da artikolojn ! Nun ni ne plu havas sufiĉan tempon por verki jubilean artikolon aŭ eĉ por diskuti pri tio. Thomas Guibal 21:29, 4. Apr 2007 (UTC)
- Nu... pli gravas jubileindaĵoj ol jubileoj --Raoni Sousa 03:19, 5. Apr 2007 (UTC)
- Estas vere stranga praktiko en Esperanta Vikipedio, kiu ĉiam mirigis ĝin: antaŭverki jubilean artikolon ktp. Tiu numero-centrismo estas tute ne akceptebla en projekto kiel Vikipedio. Maksim faris grandan bonan laboron, ni ĝoju kaj fieru pri ĝi sen grumblado pri eble fuŝita "jubilea artikolo". - Slavik IVANOV 06:08, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi tute ne estas jubilea-fanatikulo, kaj la 80000-a artikolo ja ne estas grava etapo. Sed mi opinias, ke la kreado de tiel multe da artikoloj profunde ŝanĝas la fizionomion de la enciklopedio, kaj do necesigas - almenaŭ - antaŭdiskuton. Se mi ellaborus mian propran roboton kaj subite kreus sendebate ĝermojn por la 36000 komunumoj de Francio, tiel facile preterpasante la 100000-an artikolon, ĉu vi vere ĝojus pri tio ? Thomas Guibal 07:07, 5. Apr 2007 (UTC)
- Tio simple "ne jukus min". :) Sed ĝenerale mi ĝojus, ĉar anstataŭ tute nula informo aperas almenaŭ ia, tio estas tute vikipedieca aliro. Ĉiuj grandaj Vikipedioj faras tion (robotan alŝuton de iuj artikoloj): ekz., en la rusa multegas artikoletoj pri filmoj, iuj komunumoj ktp. Kial ne? Ili estu, kaj oni havu rajton aldoni tute same kiel aliaj vikipediistoj aldonas novajn artikolojn sen demandi la tutan komunumon. - Slavik IVANOV 07:22, 5. Apr 2007 (UTC)
- Nu, se neniu kontraŭas, tio estas do en ordo... Mi nur timas, ke tia proporcio de ĝermaj artikoloj kreitaj de robotoj (kompare kun la 30 aŭ 40 artikoloj kreitaj manfarite ĉiutage) eble iam difektos la reputacion de Vikipedio. Thomas Guibal 09:44, 5. Apr 2007 (UTC)
- Tio simple "ne jukus min". :) Sed ĝenerale mi ĝojus, ĉar anstataŭ tute nula informo aperas almenaŭ ia, tio estas tute vikipedieca aliro. Ĉiuj grandaj Vikipedioj faras tion (robotan alŝuton de iuj artikoloj): ekz., en la rusa multegas artikoletoj pri filmoj, iuj komunumoj ktp. Kial ne? Ili estu, kaj oni havu rajton aldoni tute same kiel aliaj vikipediistoj aldonas novajn artikolojn sen demandi la tutan komunumon. - Slavik IVANOV 07:22, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi tute ne estas jubilea-fanatikulo, kaj la 80000-a artikolo ja ne estas grava etapo. Sed mi opinias, ke la kreado de tiel multe da artikoloj profunde ŝanĝas la fizionomion de la enciklopedio, kaj do necesigas - almenaŭ - antaŭdiskuton. Se mi ellaborus mian propran roboton kaj subite kreus sendebate ĝermojn por la 36000 komunumoj de Francio, tiel facile preterpasante la 100000-an artikolon, ĉu vi vere ĝojus pri tio ? Thomas Guibal 07:07, 5. Apr 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Slavik ke robote kreitaj artikoloj povas esti bona afero. Ili ja povas esti la bazo de pli longaj artikoloj, kaj jam donas plurajn gravajn informojn. Ankaŭ la aliaj Vikipedioj robote aldonas artikolojn. Tamen la plej multaj aliaj Vikipedioj havas certajn regulojn pri robotoj. Ĉi tie ni almenaŭ havu la regulon, ke antaŭ robota alŝuto de artikoloj, la robotkreanto prezentu la planojn ĉe iu paĝo (ekz-e Vikipedio:Proponoj por robotaj artikoloj) detaligante kiaj estos la kreotaj artikoloj. Poste li nur ŝaltu la roboton se la Vikipedia komunumo ne kontraŭas al tio. Tia proceduro ankaŭ povus helpi krei pli bonajn robotajn artikolojn: Aliaj Vikipediistoj povus doni utilajn ideojn pri kiel aranĝi la kreotajn paĝojn ktp. Marcos 16:04, 5. Apr 2007 (UTC)
- Ekzistas Vikipedio:Laboro por robotoj.
- Ankaŭ, mi opinias ke iu ajn robota agado devas esti antaŭe anoncata en la diskutejo. Mi pensas ke la robotaj aldonaĵoj estas valoraj, sed ofte suprizoj ne plaĉas al mi... ;-) -- Yekrats 16:47, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi tute konsentas kun Marcos kaj Yekrats. Kaj la diskutejo ŝajnas al mi kiel la plej bona loko por antaŭanonci gravan robotan laboron. Thomas Guibal 17:07, 5. Apr 2007 (UTC)
- Do mi proponas jenan regulon, kiun ni mencios sur Vikipedio:Roboto: "Se vi volas per roboto ŝanĝi aŭ krei pli ol cent artikolojn, vi devas tion anonci en la diskutejo. Tie menciu precize kion via roboto ŝanĝos/aldonos. Vi nur rajtos uzi la roboton se la Vikipedia komunumo ne kontraŭos al tio dum tri tagoj post la anonco en la diskutejo."
- Ĉu iu kontraŭas al tio, ke ĉi tiu regulo oficiale aldoniĝu al nia regularo? Marcos 18:56, 5. Apr 2007 (UTC)
- Necesas precizigi, ke ne temas pri teknikaj ŝanĝoj, kiel renovigo de sintakso aŭ enmeto de interviki-ligoj. Ankaŭ necesas klarigi, por kio roboto-posedantoj informu en la diskutejo: en la senco, ĉu aliaj vikipediistoj povos malpermesi? aŭ kio? - Slavik IVANOV 22:05, 5. Apr 2007 (UTC)
- Do mi proponas jenan pliprecizigitan version de la regulo: "Se vi volas per roboto ŝanĝi aŭ krei pli ol cent artikolojn, vi devas tion anonci en la diskutejo (krom se temas pri teknikaj ŝanĝoj, kiel renovigo de sintakso aŭ enmeto de interviki-ligoj). Tie menciu precize kion via roboto ŝanĝos/aldonos. La ĉefa celo de ĉi tiu anonco estas, ke aliaj Vikipediistoj povas proponi plibonigojn al la robotaj ŝanĝoj/aldonoj antaŭ ol la roboto faros sian laboron. Sed se la aliaj Vikipediistoj konsentas ke entute ne estas taŭgaj ŝanĝoj/aldonoj, ili ankaŭ povas malpermesi la funkciigon de tiu roboto. Atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj dum minimume tri tagoj post la anonco en la diskutejo."
- Ĉu ĉi tiu versio de la regulo estas en ordo? Marcos 08:56, 6. Apr 2007 (UTC)
- Pli klara, sed la malpermesa parto restas tre nebula. Kiom da vikipediistoj devas konsenti, ke la proponataj ŝanĝoj malutilas? Ĉu ĉiu registrita uzanto havas veto-rajton (rajton malpermesi) aŭ devas esti interkonsento de kelkaj? Kaj, krome, kiom longe robotoposedanto devas atendi reagojn antaŭ funkciigo de sia roboto? Slavik IVANOV 17:43, 6. Apr 2007 (UTC)
- Pri la lasta punkto la propono estas jam preciza: "Atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj dum minimume tri tagoj post la anonco en la diskutejo." (la alparolato estas la robotoposedanto).
- Pri la konsento, valoras la ĝenerala principo en la Vikipedio, ke oni provas trovi interkonsenton inter ĉiuj (aŭ la plej multaj) kundiskutantoj. Nur se ne eblas trovi interkonsenton, oni povas proponi baloton pri la afero.
- (Tiu principo estas jam delonge praktike aplikata en la Esperanta Vikipedio (simile kiel en pluraj alilingvaj versioj), sed por pliprecizigi ĝin, mi kreis la paĝon Vikipedio:Baloto). Se neniu kontraŭos kun la tieaj klarigoj, mi forigos la averton ke ankoraŭ ne temas pri oficiala regulo). Marcos 22:29, 8. Apr 2007 (UTC)
- Pli klara, sed la malpermesa parto restas tre nebula. Kiom da vikipediistoj devas konsenti, ke la proponataj ŝanĝoj malutilas? Ĉu ĉiu registrita uzanto havas veto-rajton (rajton malpermesi) aŭ devas esti interkonsento de kelkaj? Kaj, krome, kiom longe robotoposedanto devas atendi reagojn antaŭ funkciigo de sia roboto? Slavik IVANOV 17:43, 6. Apr 2007 (UTC)
- Necesas precizigi, ke ne temas pri teknikaj ŝanĝoj, kiel renovigo de sintakso aŭ enmeto de interviki-ligoj. Ankaŭ necesas klarigi, por kio roboto-posedantoj informu en la diskutejo: en la senco, ĉu aliaj vikipediistoj povos malpermesi? aŭ kio? - Slavik IVANOV 22:05, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi tute konsentas kun Marcos kaj Yekrats. Kaj la diskutejo ŝajnas al mi kiel la plej bona loko por antaŭanonci gravan robotan laboron. Thomas Guibal 17:07, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi, tamen, volas subteni Maksimon, kiu dediĉis sian tempon por programi roboton kaj alŝuti tiujn artikolojn. Ĉar estis neniu interkonsento antaŭe, paroli pri "eraro" laŭ mi tute ne eblas. Maksim celis bonon kaj faris fakte bonan kontribuon al nia vikipedio. Mi entute ne komprenas, kial malbonas alŝuti artikolojn amase -- se ili estas gramatike korektaj kaj sufiĉe enciklopediaj. Mi neniom kontraŭas tion, kaj mi interalie sciis pri tiu planata alŝuto -- kaj estis nur ĝoja pri ĝi. Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 11:18, 7. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Datoj (-n, je, en)
La formo En la 31-a de decembro ks. estas nekutima (eble gramatike ĝusta?). Pli bona estintus Je la ..., dum plej bona, plej kutima la 31-an de decembro (sed tio malfacilas por E-roboto). Bedaŭrinde neniu kontrolis, atentigis. Narvalo 04:55, 5. Apr 2007 (UTC)
La uzado "Je la 31a de decembro" estas simple erara - vi neniam trovos ĝin ĉe Zamenhof nek sukcesos tralegi pri tiu uzado en bonaj prigramatikaj verkoj. Bonvolu neniam uzi tian formon! La formo "En la 31a de decembro" estas tute normala, kvankam stile la akuzativo ĉi-loke estas pli eleganta. --nesubskribita, de Mevo
- Interesa logiko. Ankaŭ la formo kun en ŝajnas esti ne-Zamenhofa. En 80 M-bajta tekstaro precipe de la prozaĵoj listitaj en Literaturo en Esperanto la formo kun je aperas nur 52 fojojn, dum tiu kun en nur 11 fojojn — do pli ol "kvaroble" malpli ofte, kaj verŝajne neniam de vaste respektata aŭtoro. (La formo kun je ja aperis 9 fojojn en La Ondo de Esperanto, sed mi ne kontolis de kiuj verkistoj.) Konsentite, ke ambaŭ prepoziciaj formoj estas stile nenormaj (kaj evitindaj), sed ĉu povas validi escepteca gramatika regulo kiu diras ke je povas anstataŭi akuzativon en diversaj lokoj krom kiam temas pri dato? O'RyanW (☺ ₪) 07:03, 5. Apr 2007 (UTC)
-
- Oni evitas
naje, kiam temas pri datoj, ĉar je estas uzata por indiki tempon (horon). La 9-an je la 10-a, diras esperantofonoj. Tia uzo estas konvencia kaj oportuna. - Slavik IVANOV 07:24, 5. Apr 2007 (UTC)
- Oni evitas
-
-
-
- Mi konsentas kun vi, ke frazo "antaŭ/en/dum/post la 1-a de decembro" estas gramatike ĝusta, sed mi ne povas kompreni, kion vi proponas. :) - Slavik IVANOV 07:50, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi 'proponas' 2 aferojn: 1) ke ni simple diru (kun vi) ke la koncerna uzo de je ne estas konvencia kaj oportuna, sed ne diru ke ĝi estas erara; kaj 2) ke citi por tiu juĝo (de erareco) la mankon de zamenhofa uzado, dum la sama manko ŝajne okazas ĉe la samfraze akceptata uzo de en ne estas tre logika. Miaj komentoj pri la relativa pliofteco de je ol en en la literaturo ne faras subtenon por afero 2; ĝi fonas, eĉ se ne bonege subtenas, aferon 1. Vere, mi ne celis pli ol tio. Mi nur reagis al "juk"etiga logiko. ;-) O'RyanW (☺ ₪) 08:15, 5. Apr 2007 (UTC)
- "Je" por indiki daton estas certe erara, neniom "nekonvencia". Ĝi devenas de la malbona kutimo anstataŭigi akuzativon per "je", kiu iom pli radikiĝis kaj aperas eĉ en kelkaj usonaj E-lernolibroj de baza E-kurso. "je" koncerne datojn ne signifas certan tempon, sed ion pli-malpli abstraktan tempon (ekz. "je Kristnasko", "je Pasko"). Kaj tiu uzo estas la ununura, kiu estas en gramatiko. Se oni legos la klasikajn verkojn, precipe la fruajn (ekz. de Baghy, Kabe etc), oni ne trovas tiujn uzojn. Tamen en anglalingva mondo (ŝajne pro iu unu lernolibro) oni ŝatas tiun uzon -- ĉiuj, kiuj iam uzis "je" tiel, estis angloparolantoj... Do, Ryan, mi petas vin citi tiujn uzojn kun aŭtoroj -- eble mi eraras pri tio, sed mia impreso ĝis nun estis tia, ke estas iu eraro en baza E-kurso por anglolingvanoj, kiu forte enradikiĝis en la transmara E-socio. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:02, 6. Apr 2007 (UTC)
- Kaj treeble estas mi kiu eraras: Plipensante la aferon mi ekkonsciis, ke se mi legus frazon kiel ?*li venis la dekan matene mi eble nomus ĝin erara. Se estus mia tasko fari korektojn, mi certe ŝanĝus ĝin al ... je la deka matene, simile kiel mi ŝanĝus je al 31-a de decembro al la 31-an de .... Do, dankon, Alaŭdo, por la plipensiga komento. Mi ne konsciis, ke aparte anglalingvanoj emas diri aŭ skribi je la 31-a de..., sed tio ne surprizus min, ne pro ia lernolibro, sed por plia simileco al angla esprimo on the 31stof.
- "Je" por indiki daton estas certe erara, neniom "nekonvencia". Ĝi devenas de la malbona kutimo anstataŭigi akuzativon per "je", kiu iom pli radikiĝis kaj aperas eĉ en kelkaj usonaj E-lernolibroj de baza E-kurso. "je" koncerne datojn ne signifas certan tempon, sed ion pli-malpli abstraktan tempon (ekz. "je Kristnasko", "je Pasko"). Kaj tiu uzo estas la ununura, kiu estas en gramatiko. Se oni legos la klasikajn verkojn, precipe la fruajn (ekz. de Baghy, Kabe etc), oni ne trovas tiujn uzojn. Tamen en anglalingva mondo (ŝajne pro iu unu lernolibro) oni ŝatas tiun uzon -- ĉiuj, kiuj iam uzis "je" tiel, estis angloparolantoj... Do, Ryan, mi petas vin citi tiujn uzojn kun aŭtoroj -- eble mi eraras pri tio, sed mia impreso ĝis nun estis tia, ke estas iu eraro en baza E-kurso por anglolingvanoj, kiu forte enradikiĝis en la transmara E-socio. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:02, 6. Apr 2007 (UTC)
- Mi 'proponas' 2 aferojn: 1) ke ni simple diru (kun vi) ke la koncerna uzo de je ne estas konvencia kaj oportuna, sed ne diru ke ĝi estas erara; kaj 2) ke citi por tiu juĝo (de erareco) la mankon de zamenhofa uzado, dum la sama manko ŝajne okazas ĉe la samfraze akceptata uzo de en ne estas tre logika. Miaj komentoj pri la relativa pliofteco de je ol en en la literaturo ne faras subtenon por afero 2; ĝi fonas, eĉ se ne bonege subtenas, aferon 1. Vere, mi ne celis pli ol tio. Mi nur reagis al "juk"etiga logiko. ;-) O'RyanW (☺ ₪) 08:15, 5. Apr 2007 (UTC)
- Mi konsentas kun vi, ke frazo "antaŭ/en/dum/post la 1-a de decembro" estas gramatike ĝusta, sed mi ne povas kompreni, kion vi proponas. :) - Slavik IVANOV 07:50, 5. Apr 2007 (UTC)
-
-
-
-
-
-
-
-
- Aliflanke povas esti, ke mi emas pli konsevative uzi la terminon gramatika eraro ol iuj emas -- precipe kiam temas pri Esperanto. Deklari ion gramatika eraro en Esperanto nevozigas min. Kiel pruvi tian pretendon? Certe manko de bonaŭtoraj citaĵoj ne suficas. Estis dirite supre, ke la formo "En la 31a de decembro" estas tute normala, kvankam stile .... Tamen, kiel mi diris supre, mi ankaŭ ne sukcesas trovi bonaŭtorajn tiajn uzojn de en. (Kaj la uzado fare de aliaj estis eĉ malpli.) Kiel eliĝi el tiu logika karambolo? Ĉu ni devos deklari, ke jes ja ankaŭ en la 31-a de d... estas gramatike erara? Kaj se ni konsekvence pluirados tian padon?
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
- Mi kolektos kaj provizos (hodiaŭ mi estis tuttage okupita for de la komputilo) la petitajn citojn kun aŭtoroj kaj fontoj. Mi devos zorge kontroli ilin ĉar tro ofte dosieroj entenas pluajn verketojn de pluraj aŭtoroj, kio konfuzas senkontrolitan atribuadon de citaĵoj al verkintoj. (Mi organzas la dosierojn laŭ asociita Esperantista aŭtoro aŭ tradukinto.) Bonvolu ne atendi famulojn.:-) Interesos ankaŭ min ekscii ĉu plejparte temas pri anglalingvanoj. O'RyanW (☺ ₪) 08:00, 7. Apr 2007 (UTC)
- Rilate tiun problemon pri "je", mi parolas nur laŭ mia sperto. Mi kelkfoje instruis gramatikan seminarion "Flugoj de malfacila vento", kaj kelkfoje mi kaj Mevo pritraktis la problemon de uzo de akuzativo -- ni devis trakribri gramatikojn por ellabori klarajn gvidliniojn por tio, kaj unu el tiuj estas "kutimiĝinta" erara uzo de "je" por precizaj datoj. Se oni rekontrolas tion en gramatiko (ekz. PMEG aŭ tiu de Malovec), oni nenie povas vidi tiun uzon de je, sed kelkaj gramatikoj, male, enhavas averton kontraŭ troa uzo de "je". Kaj tiun uzon de "je" mi vidis nur ĉe miaj anglalingvaj lernantoj.
- Miaflanke mi provos ankaŭ trovi kelkajn referencojn pri la temo, kvankam ankaŭ mi ne vere havas tempon por tio. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 11:34, 7. Apr 2007 (UTC) 11:15, 7. Apr 2007 (UTC)
- Mi kolektos kaj provizos (hodiaŭ mi estis tuttage okupita for de la komputilo) la petitajn citojn kun aŭtoroj kaj fontoj. Mi devos zorge kontroli ilin ĉar tro ofte dosieroj entenas pluajn verketojn de pluraj aŭtoroj, kio konfuzas senkontrolitan atribuadon de citaĵoj al verkintoj. (Mi organzas la dosierojn laŭ asociita Esperantista aŭtoro aŭ tradukinto.) Bonvolu ne atendi famulojn.:-) Interesos ankaŭ min ekscii ĉu plejparte temas pri anglalingvanoj. O'RyanW (☺ ₪) 08:00, 7. Apr 2007 (UTC)
-
-
-
-
-
Rapida esploro: Mi iomete priesploris la problemon uzante la kolekton de tekstoj sur la paĝaro de Bertilow. La rezultoj estas jenaj: 1. "je la" kiel datoindiko aperas nur en "Ondo de E" kaj "Monato" en pr. 6-7% kompare al ordinara akuzativo. Mi jam interparolis kun Korĵenkov , la ĉefredaktoro de "Ondo". Li diris, ke li mem ne uzas tiun formon, sed "ne malhelpas al homoj skribi tiel", kaj promesis publikigi mian artikolon pri kritiko, se mi tiun verkos. 2. la formo "en la" troviĝis nur unufoje, en "Fundamento Krestomatio" (!!!), en la formo "en la dato de ...", kio fakte estas tre simila. Entute, pluras formoj, kie "en" estas uzata kun tempoindiko: "en vespero", "en marto" ktp. Do, kvankam la akuzativa varianto plu restas la plej uzata, por mi la formo kun "en" restas pli preferata, ol "je", almenaŭ pro la konsilo de Z mem ne trouzi "je". Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 11:34, 7. Apr 2007 (UTC)
- Mi pretigis la petitan liston (rtf-dosiero) de citaĵoj kun "je la" kaj metis ĝin ĉi tie. Ĝi estas iom pli longa ol mia antaŭa kalkulo pro tio ke mi antaŭe serĉis nur ciferajn datojn sekvatajn de "de"; aliflanke mi forigis kelkajn dosierojn kiuj aperis duan fojn en la tekstaro. Estas kelkaj interesaĵoj:
- citaĵo de William Auld antaŭ tri jaroj je la unua de aŭgusto;
- po unu citaĵo de Kabe, Pokrovskij kaj Korĵenkov (je la Tago de Zamenhof) kun la vorto tago (sed ne nomante monaton).
- estas kelkaj ekzemploj en kiuj je, laŭ mia ligvosento, estas pli klara ol la akuzativa esprimo:
-
- Epifani/o. Evangelia epizodo kaj kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu — la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ciujare — Sian propran fondiĝon Romo festis je la 21-a de aprilo; pro la ripeteco de la priparolata evento.
- je la tridek-unua de aŭgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj por malhelpi la interpreton, ke ĉiuj tiuj registrajoj okazis en unusola tago. Tio similas al Waringhiena esprimo kun la supre menciita vorto dato: je la dato de ĝia publikigo, en 1678, ĉiuj ĉefverkoj de la klasika skolo estis jam aperintaj,
- Al mi je sence efikas malsame ol en: Kiam iu diras je la kvina (horo), tio signifas la komencon de la kvina horo, do tiu ideale sendaŭra tempopunkto; se mi aŭdus tio okazis en la kvina horo mi emas pensi ke temas pri iam inter la kvina kaj la sesa, do pri iam en iu tempodauro; en iomete similas al dum en tio. Tagoj (kiel 60-minutaj horoj) estas daŭroj, kaj tio laŭ mia imago estas motivo por malpreferi je (al kiu mankas aludo al daŭro) en dat-esprimoj. Je la 31-a de decembro aspektas sence iom nekongrua. Sed tamen se la parolanto konceptas iun daton aŭ tagon kiel tempopunkto, aŭ simple ne bezonas aludi ĝian daŭrecon, ĉar tio fordistros la atenton for de ĉefmesaĝo, li/ŝi logike povus senti la uzon de je pli taŭga. Tia hipotezo ne klarigas la plejmulton de la listitaj citaĵoj, sed mi pensas ke ĝi subtenas la supre menciitajn: tiuj pri ripetanta dato, kaj tiu de la tridek tri mil titoloj.
- Kara Alaŭdo, se vi trovus mian liston utila verkante vian artikolon por LOdO, mi ĝojus. Mi ne scias ĉu utilus ankaŭ listi citaĵojn kun en.
- Mi havas demandon: Ĉu vi sentas datesprimojn eksplicite menciantajn la vorton tago egale malbonaj al datesprimoj en kiuj la vorto tago estas eliziita kaj subkomprenata? Ekz. je la sesa tago de marto kompare al je la sesa de marto, kaj en la sesa tago de majo kompare al en la sesa de majo?
- -- O'RyanW (☺ ₪) 09:59, 8. Apr 2007 (UTC)
- "Interesan" muŝ-bugradon mi jam travivis kun Vikipediisto:Alaŭdo, vidu ĉi tie (se tempon vi havas por perdi). Pri "en", kutimas "En la ??a jarcento" (subkomprenita "de nia erao") okazis tio kaj tio. Maloftas akuzativo por simila esprimo (La ??an jarcenton okazis tio). Kiun diferencon kun "en la 23a (tago) de majo" okazis tio kaj tio ? --Zorhof-86 15:30, 8. Apr 2007 (UTC)
- Dankon pro la atentigo. Laŭ me ili (tago kaj jarcento) logike similas en tio, ke ili ambaŭ signifas ian tempolongon (aŭ tempodaŭron). Krom konvencio povas ankaŭ esti diferenco de perspektivo; mi supozas, ke je sufica tempa distanco ankaŭ jarmiloj povas aspekti punktaj. Sed mi ne volas serĉi citaĵojn entenantajn tian uzadon. :-) O'RyanW (☺ ₪) 17:42, 8. Apr 2007 (UTC)
- "Interesan" muŝ-bugradon mi jam travivis kun Vikipediisto:Alaŭdo, vidu ĉi tie (se tempon vi havas por perdi). Pri "en", kutimas "En la ??a jarcento" (subkomprenita "de nia erao") okazis tio kaj tio. Maloftas akuzativo por simila esprimo (La ??an jarcenton okazis tio). Kiun diferencon kun "en la 23a (tago) de majo" okazis tio kaj tio ? --Zorhof-86 15:30, 8. Apr 2007 (UTC)
- Mi konsciiĝis, ke mi forgesis serĉi majusklajn Je, do tiujn frazkomencajn. Mi nun riparas tiun lakunon; la afero estas al mi sufiĉe interesa. Mi ankaŭ aldonos al la dosiero klarigon pri la ŝlosiloj, identigon de la serĉprogramo, kaj ligon al priskribo de la tekstaro (nunmomente ankoraŭ ne verkita). O'RyanW (☺ ₪) 21:33, 8. Apr 2007 (UTC)
Ĉiuokaze estas malbone, ke ni nun havas 5000 artikolojn kun la esprimo "en la 31-a de decembro 2003". Laŭ mi la plej grava tasko por Maksim nun estas krei roboton por korekti tiujn 5000 artikolojn por ke ili enhavu la stile multe pli bonan "la 31-an de decembro 2003". La tuta afero pruvas ke ni ne plu povas akcepti amasan alŝuton de artikoloj sen antaŭa kontrolo fare de la komunumo. Mi esperas ke Maksim lernos el tiu ĉi eraro. Marcos 16:26, 5. Apr 2007 (UTC)
- Bonas laŭ mi tiu ideo uzi roboton por 'korekti' tiujn 5000 al "la 31-an de decembro 2003". Aldone, se Maksim aŭ iu alia afablus fari roboton por identigi kaj kategoriigi ĉiujn aliajn artikolojn inter la 80 000 kaj certaj aliaj nomspacoj, mi estus danka. Tiel ni povus mane unuecigi la stilon en areo kie ĝi (laŭ mi) ne estu ĥaosa. O'RyanW (☺ ₪) 16:58, 5. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Atentinda listo (artikoloj kiuj eble devas ekzisti)
Per lerta uzo de robotoj internacia grupo de entuziasmuloj kreis listojn de artikoloj, kiuj eble devas esti en ĉiuj plej grandaj Vikipedioj. Estas ankaŭ listo por Esperanta Vikipedio, ni atentu pri ĝi: http://meta.wikimedia.org/wiki/Common_Interwiki_links#eo Temas pri artikoloj, kiuj havas multe da intervikiaj ligiloj en alilingvaj Vikipedioj, sed ne havas ligilon al nia, Esperanta, versio. Tio povas signifi, ke artikolo entute forestas (kaj eble verkindas almenaŭ ĝerme) aŭ ke ĝi ekzistas, sed ne estas ligita. Oni forstreku (sed lasu en la listo) per <s>...</s> la artikolojn, kiujn oni jam ligis/verkis.
Mi kopias ĉi-sube la unuajn dek ligojn el la listo por havigi imagon pri ĝi; la unua nombro estas kvanto de diverslingvaj versioj:
- 63
en:Roman Catholic Church - 60
en:Southern Ocean-> Suda Oceano - 58 en:List of countries and outlying territories by total area
- 54
en:Ireland-> Irlando (insulo) - 47
en:Yugoslavia-> Jugoslavio - 47
en:Macedonian language-> Makedona lingvo - 47
en:Luanda-> Luando - 46 en:FC Barcelona
- 46 en:Genus
- 45
en:The Da Vinci Code-> eo:The Da Vinci Code (romano)
La tuta listo estas ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Common_Interwiki_links#eo Se io pri la listo ne klaras, eblas demandi Ajvolon, kiu i. a. bone parolas Esperante. - Slavik IVANOV 06:08, 5. Apr 2007 (UTC)
- Dankon pro la informo! -- Yekrats 19:01, 5. Apr 2007 (UTC)
- Jes estas la pli longa versio - el 2000 la unuaj artikoloj: Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj forestas en EO/2007-04-01. Maksim 03:31, 6. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Distrikto aŭ Subdistrikto ??
En la geografiaj artikoloj pri Germanio ekzistas granda konfuzo: parto de la artikoloj uzas la egaligon:
- Bundesland = provinco, Regierungsbezirk = distrikto, Landkreis = subdistrikto?/govo?
Alia parto (inklude la "5000 novaj artikoloj", ekz. Füssen: "distriktaro Ŝvabio, distrikto Ostallgäu") uzas la egaligon:
- Bundesland = lando?/provinco?, Regierungsbezirk = administra distriktaro, Landkreis = distrikto
Ni devas konformigi ĉiujn artikolojn por ne konfuzi la legantojn.
Se oni iras ekz. al Hausen (apud Aschaffenburg), oni vidas ke situas en la "distrikto Miltenberg" en la "distriktaro Malsupra Frankonio", kaj se oni klikas sur Malsupra Frankonio oni povas legi ke "Malsupra Frankonio" estas "unu el sep distriktoj" kaj Miltenberg estas "subdistrikto" ...
Mi proponas uzi la dua egaligo kun "distrikto = Landkreis". Kiel vi opinias ?? --Algoviano 19:01, 7. Apr 2007 (UTC)
- Okazis pridiskuto en Diskuto:Distrikto (Germanio) kaj rezulte la uzata varianto ŝanĝiĝas, la nova nuna estas tia kiun vi proponas ("distrikto = Landkreis"). Tamen ankoraŭ ne ĉiuj antaŭe kreitaj artikoloj estas korektitaj. Maksim 19:56, 7. Apr 2007 (UTC)
- Dankon por la informo. Mi vidis al diskuta paĝo kaj komprenis ke "Bundesland / Regierungsbezirk / Landkreis / Verwaltungsgemeinschaft / Gemeinde" estu "federacia lando / distriktaro / distrikto / komunumaro / komunumo". --Algoviano 17:03, 8. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Apartigiloj
Mi planas aŭtomate krei multajn apartigilojn al jam ekzistantaj artikoloj. Se ekzemple estas artikoloj "Abcdef (erty)" kaj "Abcdef (hfghr)", kaj artikolo "Abcdef" ankoraŭ ne ekzistas, ĝi estos kreita. (Noto ke krampoj () en la nomo estas ne sola kaŭzo opinii ke la artikolon indas mencii en apartigilo)
Konsiderante ĉi tiun diskuton Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_1#Ĉu kaj kiel korekti apartigilojn uzantajn la vorton 'referi'? mi planas uzi ĉi tian aranĝon de apartigiloj:
- Abcdef havas diversajn signifojn:
- Abcdef (erty) estas ...
- Abcdef (hfghr) estas ...
- {{apartigilo}}
Maksim 20:09, 7. Apr 2007 (UTC)
- Dankon ke vi antaŭanoncis la precizan enhavon de la robote kreotaj paĝoj.
- Mi konsentas kun la kreo de tiuj ĉi apartigiloj. La de vi planita enhavo ŝajnas al mi ĝenerale bona. Post la aŭtomata kreo de la apartigiloj oni ankoraŭ povos permane kontroli ĉu por kelkaj apartigiloj eblos pli bona vortumo (ekz-e kiam temas pri personnomoj eblos skribi: "Abcdef estas la nomo de pluraj personoj"), sed tiu permana plibonigo ne multe urĝos. Marcos 22:34, 8. Apr 2007 (UTC)
Ankaŭ (mi forgesis skribi de la unua fojo): En okazoj kiam estas nur unu paĝo por apartigilo, estos kreata aldirektilo, sed teksto por apartigilo jam estos en komentoj, por ke estu pli facile poste refari ĝin en apartigilon. Maksim 11:18, 9. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Kiel enigi B U X H E I M ?
Ŝajne exzistas artikolo pri la komunumo "Buxheim in Schwaben" en la distrikto Unterallgäu, sed ne eblas enigi tiun nomon por skribi la aligilon, ĉar U X devenas aŭtomate Ŭ !
(vidu tie "komunumoj 7."). Kiel solvi la problemon ? --Algoviano 15:05, 8. Apr 2007 (UTC)
- La plej simpla solvo estas, ke vi skribu dufoje la literon "x". Mi redaktis la paĝon Distrikto Unterallgäu kiel ekzemplo. Thomas Guibal 15:22, 8. Apr 2007 (UTC)
- Dankon por via helpo ! Nun funkcias. --Algoviano 16:44, 8. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Proponoj pri legindaj artikoloj
Sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi antaŭ pli ol unu semajno proponis 11 artikoloj por ke ili iĝu legindaj artikoloj (kaj ankorau unu artikolon hodiaŭ). Ĉar neniu kontraŭis al miaj proponoj, mi povus nun laŭ la reguloj legindigi la artikolojn. Sed ĉar entute neniu reagis al miaj proponoj, mi suspektas ke tiu propon-paĝo estas nesufiĉe atendata. Pro tio mi anoncas tiujn proponojn ĉi tie, kaj esperas ke iu reagos al ili. (Se ne, mi ĉiuokaze laŭregule legindigos ili iam). Marcos 22:42, 8. Apr 2007 (UTC)
- La kreado de vera, respektinda listo de legindaj artikoloj ŝajnas al mi bona ideo, kaj mi provos legi kelkajn el viaj proponoj dum la venonta semajno. Ĉiukaze, ni tamen ne legindigu artikolojn sen unu sola favora voĉdono. Estas preferinde, ke ni atentigu ĉiujn vikipediistojn pri la ekzisto de tiu nova propon-paĝo por instigi voĉdonojn, kiel vi ĵus faris. Thomas Guibal 08:26, 9. Apr 2007 (UTC)
- Mi iom miras pri la uzo de la verbo "legindigi", kiu laŭ mi signifus strebi por igi la artikolon leginda, plibonigante ties enhavon, kaj ne glui sur ĝin kvalito-markon... Mi legis multajn rimarkojn kritikante la esprimojn kiuj povus erarigi la novulojn, tiuteme, mi opinias ke tiu "legindigi" konfuzige ecas: oni povas opinii ke la aliaj artikoloj ne estas legindaj, inter alie eĉ tiuj taksitaj "elstaraj"...Se uzi mallongan vorton, kial ne ion kiel legind-stampi aŭ legind-marki (samlongaj) ? --Ssire 09:17, 9. Apr 2007 (UTC)
- Mi konsentas ke "legind-marki" estas pli taŭga vorto. Sed mi nun ne havas tempon por legi la "legind-proponitajn" artikolojn por havi opinion pri ili. --Algoviano 09:59, 9. Apr 2007 (UTC)
- Mi iom miras pri la uzo de la verbo "legindigi", kiu laŭ mi signifus strebi por igi la artikolon leginda, plibonigante ties enhavon, kaj ne glui sur ĝin kvalito-markon... Mi legis multajn rimarkojn kritikante la esprimojn kiuj povus erarigi la novulojn, tiuteme, mi opinias ke tiu "legindigi" konfuzige ecas: oni povas opinii ke la aliaj artikoloj ne estas legindaj, inter alie eĉ tiuj taksitaj "elstaraj"...Se uzi mallongan vorton, kial ne ion kiel legind-stampi aŭ legind-marki (samlongaj) ? --Ssire 09:17, 9. Apr 2007 (UTC)