Ĉasfalko
El Vikipedio
?Ĉasfalko Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Falco rusticolus Linnaeus, 1758 |
La ĉasfalko (Falco rusticolus) estas granda falkoforma birdo kiu vivas en ĉiuj landoj ĉirkaŭantaj nordan poluson.
[redaktu] Aspekto
La ĉasfalko estas la plej granda el ĉiuj falkoj, tiel granda kiel buteo. Ĝi estas ĉirkaŭ 60 centimetrojn longa. La enverguro estas inter 127 kaj 137 centimetroj.
La plumoj estas blankaj ĝis grizaj kun grizaj aŭ blankaj makuloj.
[redaktu] Ĉasado
La ĉasfalko ĉasas tiom flugante kiom embuskante. Kiam ĝi flugĉasas, ĝi tre rapide postkuras sian predon aŭ malrapide tertanĝas por surprizi ĝin. Ĉasfalko atakas tiom terbestojn kiel lemojn (Lemmus lemmus) kiom birdojn tiel lagopojn (lagopus mutus). Ĝi ankaŭ manĝas trovitajn mortbestojn, tiel ke ĝi povas resti eĉ dum vintro en tiuj neĝkovritaj landoj.
[redaktu] Nestado
La ĉasfalko nestas ĉefe en klifoj sed ankaŭ en eksnesto de alia birdo, demetante de tri ĝis sep ovoj proksime je la fino de aprilo. La falkino kovas ilin dum sep semajnoj.