Ĉaturango
El Vikipedio
Ĉaturango estas la plej malnova variado de ŝako de ĉirkaŭ 600 p.K.. Ĝi eble estas la deveno de ŝako, ĉina ŝako, ŝogio kaj aliaj ŝakaj variadoj. La nomo devenas el la sanskrita lingvo kiu signifas "dividita en kvar partoj".
La reguloj de la ludo similas la moderna versio. Ludantoj uzas tradican 8x8 tabulon, tamen, oni uzas malsaman pecaron.