Ĉernozjomo
El Vikipedio
Ĉernozjomo aŭ ĉernozemo aŭ nigra tero (ruse: чернозём), estas tipo de agro (tergrundo). Tiu agro entenas tre altan procentaĵon el humo — 3% ĝis 13% kaj havas la gravan profundon (kelkfoje pli ol 40 coloj). Ĝi estas la plej valora agrotipo, plej produktodona.
Ekzistas du "ĉernozjomaj zonoj" surmonde: unu de nord-orienta Ukrainio tra nigratera regiono kaj Sud-Rusio al Siberio kaj dua en Manitoba, Kanado.
Ecoj:
- ereta strukturo (tio estas, multaj ter-er-etoj troviĝas en ĝi, pro kio ĝi estas konvene loza por aero, akvo; sed ne tro loza kiel sablo kaj tro kompakta kiel argilo)
- granda proporcio je humo
- foresto de akvosolveblaj saloj
- parta foresto de kalko (ellaviĝinta)
[redaktu] Vidu ankaŭ
- grundoscienco