Ĉielarka flago
El Vikipedio
La ĉielarka flago estas komuna simbolo de multaj grupoj kaj naĉioj.
[redaktu] Malnovaj uzoj
Dosiero:Flage of the Tawantinsuyu.png Ĉielarka flago estis unue uzata por la Inkaa imperio. Kaj simila flago estis uzata ankaŭ de la druzoj.
[redaktu] Novaj uzoj
[redaktu] Geja flago
Geja-lesba identeco, diverseco, kaj fiereco. Desegnita de San-Franciska artisto Gilbert Baker, ĝi aktuale konsistas el ses koloraj bendoj de ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, kaj viola koloroj. Ĝi plej ordinare montriĝas kun la ruĝa bendo supre, kiel en natura ĉielarko.
Estis kelkaj uzadoj de ĉielarkkoloraj flagoj en la fruaj jaroj 1970-aj kiel simbolo de internacieco kaj unueco de ĉiuj surteraj gentoj, sed jam je la fino de la jaroj 1970, la rilato kun geja fiereco ĝenerale koniĝis en Usono.
La unua fierecflago estis mankolorita de Baker, kaj konsistis el ok bendoj de brilroza, ruĝa, oranĝa, flava, verda, helblua, malhelblua, kaj viola. Baker donis specifan signifon al ĉiu koloro kiel sekve:
- brilroza, por seksumo;
- ruĝa, por vivo;
- oranĝa, por sanigo,
- flava, por suno;
- verda, por naturo;
- helblua, por arto;
- malhelblua, por harmonio;
- viola, por spirito.
Post la murdo en 1978 de malferme geja urbadministristo Harvey Milk, postulo por la ĉielarka flago multege grandiĝis. Por plenumi la postulon, la Paramount Flag Company ekvendis version de la flago uzante amasproduktitan ĉielarkkoloran ŝtofon kun sep bendoj, ruĝa, oranĝa, flava, verda, helblua, malhelblua kaj viola. Kiam Baker pliigis la produktadon de sia versio de la flago, li ankaŭ forlasis la brilrozan bendon pro la nehavebleco de brilroza ŝtofo.
En 1979 la flago modifiĝis finan fojon. Kiam oni pendigis ĝin de la lampmastoj de strato Market Street en San-Francisko, la meza bendo estis maskita de la masto mem. Ŝanĝi la desegnon por havi paran kvanton da bendoj estis la plej facila maniero trakti tion, do oni forlasis la helbluan bendon kaj anstataŭigis la malhelbluan bendon per mezblua. Tio rezultigis la aktualan sesbendan flagon.
La baza ĉielarko naskis sennombrajn variaĵojn. Oftaj juvelaĵoj estas la fierec-kolĉeno aŭ liberec-ringoj, kiuj konsistas el ses ringoj, unu de ĉiu koloro de la flago, sur ĉeno. Aliaj aĵoj gamas de ŝlosilĉenoj ĝis kandeloj. Oni modifis multegajn naciajn flagojn por inkluzivi ĉielarkojn, kaj modifis la desegnon mem al multaj formoj, de trianguloj ĝis ridetantaj vizaĝoj.
En Montrealo metrostacio Beaudry, kiu servas la gejan kvartalon de tiu urbo, lastatempe rekonstruiĝis kun ĉielarkaj desegnoj en la fasado.
Vidu: geja kulturo, roza triangulo.
Nuntempaj keĉuoj uzas alispecan flagon bazita ankaŭ laŭ ĉielarkaj koloroj.