Ĉukĉa lingvo
El Vikipedio
Ĉukĉa (luoravetlana) lingvo estas disvastiĝinta en rusiaj regionoj de Ĉukotka kaj Korjakio, ankaŭ en parto de Jakutio. Estas ĉ. 11 mil parolantoj. Skribsistemo estas bazita sur la cirila alfabeto (uzata ekde 1936), ĝi enhavas du specifajn signojn: Ӄӄ kaj Ӈӈ.
Malgraŭ negranda kvanto de parolantoj, la ĉukĉa estas uzata en eduka sistemo. En ĝi regule aperas radi-elsendoj. La ĉukĉa restas la ĉefa lingvo de ĉiutagaj interparoloj inter ĉukĉoj.
[redaktu] La ĉukĉa en edukado
La ĉukĉa lingvo estas uzata por instrui en baza lernejo. Post kelkaj unuaj studjaroj ĝin anstataŭas la rusa, la ĉukĉa estas studata tiam kiel unu el studobjektoj.
[redaktu] Specifaĵoj
La ĉukĉa estas i. a. elstara pro (nun niveliĝanta) diferenco inter vira kaj virina prononco.