Ĝardeno
El Vikipedio
Ĝardeno estas (ofte ĉedoma) ĉirkaŭbarita tereno, kultivata agreto.
Nuntempe jam ne aperas aparta ĝardeno ĉe la domoj, ĉar sur la etaj parceloj oni ne kultivas agron, flegas plantojn por utilaj fruktoj. Nuntempe en la ĝardenoj kreskas florplantoj kaj ornamplantoj aŭ ili estas tute gazonigitaj.
Vidu ankaŭ pri: fruktoĝardeno, vitejo, parko
Enhavo |
[redaktu] Legomĝardenoj
[redaktu] Teĥnikoj ĝardenaj
vidu ankaŭ:
- Greftado
- Razeno
- Stikado
[redaktu] Publikaj parkoj
[redaktu] Historio
[redaktu] Stiloj de ĝardenoj
[redaktu] Anglastila ĝardeno
Tiu ĝardenostilo estiĝis en Anglio dum 18-a jarcento, kiam oni volis fari ĝardenojn, kiuj male al la antaŭaj (vidu "francastilaj ĝardenoj" kaj "italaj ĝardenoj") similu la "naturon", t. e. la kamparon de Anglio: vastaj herbejoj kun altaj arboj izolitaj meze, vojoj ĉiuj kaj ĉiam kurbaj, boskoj, lagetoj naturaspektaj, dum 18-a jarcento pro la antaŭromantisma sento ofte aldonitis falsaj ruinoj. Tiu stilo pro ĝuste la antaŭromantisma sento tuteŭrope disvastiĝis en la aliaj eŭropaj landoj, kaj plurestis la ĉefa inspirstilo de publikaj parkoj ĝis nun.
Famaj ekzemploj da "anglastilaj ĝardenoj":
- La Angla Ĝardeno de Munkeno
[redaktu] Arabaj ĝardenoj
vidu Alhambrao
[redaktu] Ĉinaj ĝardenoj
[redaktu] Francastila ĝardeno
Tiel nomatas la stilo de ĝardenoj disvolvitaj ĉirkaŭ palacoj kaj kasteloj, en Francio, en la dua duono de la 17-a jarcento, kaj tiuj, kiuj sekvis tiun stilon.
Ilin karakterizas ne nur, samkiel en la italstilaj ĝardenoj, razenoj, tajlitaj arboj kaj boskoj, mikso de arĥitekturaĵoj, skulptaĵoj, akvo-basenoj kaj ŝprucoj en la kreskaĵoj, geometriaj bedoj, ktp, sed, ĉar konceptitaj, malsimile, en ebenaj pejzaĝoj, ankaŭ vastaj perspektivoj, perdiĝantaj en la foro aŭ fermitaj per vastaj arbomasivoj; ili estas "juvelkestoj" por la kasteloj, kiujn ili ĉirkaŭas, kaj kunligas samtempe ilin pogradtransire je la ekstera kamparo kaj la ĉiel'.
Famaj ekzemploj da "francastilaj ĝardenoj":
- Versailles-a palaco - Vaux-le-Vicomte - pluigota