Ĝermolisto de brazilaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de brazilaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de brazilaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de brazilaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] João Andrade
João ANDRADE (naskiĝis 1906 - mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.
[redaktu] Oswaldo Arruda Stein
Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis 1908 - mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj.
Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.
[redaktu] B
[redaktu] José Bastos Campos
José BASTOS CAMPOS (naskiĝis 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).
[redaktu] C
[redaktu] Newton Ceratti
Newton CERATTI, industriisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] Eurico Figuera
Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.
[redaktu] G
[redaktu] Giuseppe Grattapaglia
Giuseppe GRATTAPAGLIA estas administranto de fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] L
[redaktu] M
[redaktu] Jovelina Maia Rodrigues
Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio.
[redaktu] N
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Manuel PAIVA ARAUJO
Manuel PAIVA ARAUJO /manu'eł pajvara'uĵŭ/ estis kasisto de unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.
[redaktu] Octavio Vianna Peixoto
Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo.
[redaktu] Horácio Pereira dos Santos
Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968.
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Aderaldo Rocha
Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis en la 17-a de decembro 1999, dumviva membro, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto, mortis en Itabuna (Bahio, Brazilo).
[redaktu] Geraldo Rodrigues Soeira
Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.
[redaktu] S
[redaktu] Venancio Silva
Venancio SILVA, brazilano, d-ro, kuracisto. Hon. vicprez. de BLE. Bona oratoro. Tradukis al E „Parizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Lauriano das Trinas
Lauriano das TRINAS /laŭri'ânŭ daz'trinaz/. Brazila militisto, majoro de armeo, batalis en interna milito en Canudos en fino de 19-a jarcento. Esperantigis en frua 20-a jarcento kaj partoprenis de estraro de Brazila Klubo Esperantista.
[redaktu] U
[redaktu] Petras M. Urbaitis
Petras M. URBAITIS (1911-1994), dumviva membro, litovo, salezana pastro, mortis la 10-an de julio 1994 en San-Paŭlo. Li vivis en Ĉinio, Italio kaj Brazilo. Pro sia misiista laboro li estis en 1950 torturita kaj malliberigita por unu jaro en Ĉinio.
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] Alberto Vieira
Alberto Álvares F. VIEIRA estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.
[redaktu] Walkiria Vernacci Lara Rubio
Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.
[redaktu] W
[redaktu] Francisco Wechsler
Francisco WECHSLER estas brazila esperantisto. Konfundanto de Brazila Esperantista Junularo Organizo en 1965. Profesia biologisto. Profesoro pri bestmedicino en Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.
[redaktu] X
[redaktu] Y
[redaktu] Z
[redaktu] Ary Zamora
Ary ZAMORA (naskiĝis 1898 - mortis 1989 en Porto Alegre, Brazilo) estis la UEA-delegito dum pli ol sesdek jaroj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.