Ŝakluda tabulo
El Vikipedio
Ŝakluda tabulo estas tabulo por ŝakludo kaj ankaŭ kelkaj aliaj ludoj (damludo ktp). Ĝi estas kvadrata kaj konsistas el 64 kvadrataj ĉeloj, situitaj kiel 8x8.
Linioj (horizontaloj) de la tabulo estas numerataj kiel 1 ... 8 sinsekve. Linio 1 estas la plej suba (se la tabulo estas vertikala en spaco).
Kolumnoj (vertikaloj) de la tabulo estas nomataj kiel "a" ... "h" sinsekve. Kolumno "a" estas la plej maldekstra.
Do ĉeloj de la tabulo estas nomataj de nomo de la kolumno kaj nombro de la linio, kiel "a1" ... "a8", "b1" ... "b8", ... ,"h1" ... "h8".
Ĉeloj de la tabulo estas nigraj kaj blankaj, najbaraj ĉeloj ĉiam havas diversan koloron, ĉelo "a1" estas nigra.