Ŝerco
El Vikipedio
Ŝerco estas
- diro, kiu celas ridigi aŭ ridindigi (ĉikaze oni parolas pri malica ŝerco) iu(j)n,
- samcela ago
- ofte uzata kun la signifo de spritaĵo.
La diferenco inter ŝerco kaj spritaĵo estas supozeble, ke ĉe ŝerco sufiĉas la intenco atingi komikan efikon, kontraste de spritaĵo oni atendas, ke nepre enestu almenaŭ unu tiel nomata "pinto" aŭ "logika fuŝkontakto" kiel kulmino de la dirita kaj "eksplodigilo" de la rido.
Komparu kun: spritaĵo, anekdoto, komiko, humuro, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, cinismo, skerco
[redaktu] ekzemploj por ŝerco
[redaktu] Konteltiro
Virino iris al dentkuracisto por eltirigi denton, sed tuj kiam ŝi eksidis, ŝi komencis plori kaj hurli. Fine, la dento elvenis. „Kiom mi ŝuldas al vi?" „Dek dolarojn." „Sed mia amikino diris, ke vi eltiris ŝian denton por du dolaroj." „Jes, sed vi devas pagi por kvin personoj. Pro via laŭta vekriado ĵus fuĝis el mia atendejo kvar pacientoj."
[redaktu] Asepsa vivo
Raportisto intervjuis 95jaran maljunulon. Al kio vi ŝuldas, ke kun tiel bona sano vi atingis tiun grandan aĝon?" „Mi opinias," diris la oldulo, enpensiĝante, „ke kiam mi venis en la mondon, la bakterioj plejparte ankoraŭ ne estis malkovritaj."
[redaktu] Inteligenta
La sesjara filino de kirurgo el Kolonjo malfermis la pordon de la kabineto por paciento de sia patro. „Bedaŭrinde, Paĉjo ne deĵoras hodiaŭ. Li estas en la hospitalo. Ĝuste nun li faras apendicektomion." „Ho! Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas, etulino?" „Kompreneble. Mil kvincent markojn!"
[redaktu] Fumu zorge
Kuracisto diris al pacienco, „Vi devas ĉesigi la fumadon." „Mi ne kuraĝas, doktoro." „Kial ne?" „Car la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la dua mondmilito."
[redaktu] Kie estas la avinjo?
En la hospitalo oni engipsigas la rompitan kruron de avinjo Maria, kiu falis de sur ŝtupetaro. Poste, ĉar ŝi estis maljuna sed mirinde moviĝema, la kuracisto ŝerce atentigis ŝin, ke dum kelkaj semajnoj ŝi restu trankvila kaj ne proksimiĝu al iu ajn ŝtupetaro. Post dudek tagoj venis la avinjo por sciiĝi, ĉu nun estas permesate grimpi sur ŝtupetaro. „Kial tio estas tiel urĝa por avinjo?" „Kia demando! Ĉu vi scias, doktoro, kiel malfacile estas al mi jam la trian semajnon grimpi al la subtegmento laŭ la pluvtubo?"
[redaktu] Absurda medikamento
Viro vizitis kuraciston, ĉar li malbone aŭdas. „Ĉu vi aŭdas, kion mi diras?" demandas la kuracisto per flustra, obtuza voĉo. „Mi aŭdas tion." „Nu, kion vi ne aŭdas?" „Ekzemple, mian propran tusadon." „Do, atendu, mi preskribos medikamenton." „Cu pro tio mi pli bone aŭdos?" „Ne. Sed vi pli laŭte tusos."
[redaktu] Manĝu la ostron freŝa
„Doktoro, en mia vivo mi manĝis ostron nur unu fojon kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?" „Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?" „Tion mi vere ne scias." „Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?" „Malfermi la ŝelon?"
[redaktu] Kuracisto
„Vi vidos, kiel rapide vi resaniĝos kaj staros sur du piedoj post la operacio," certigas la ĥirurgo. „Jam je la unua tago vi devos promeni kvin minutojn, je la dua tago dek minutojn, je la tria tago tutan horon " „Bela perspektivo," diras la paciento, „sed mi esperas, ke dum la operacio vi permesos ke mi kuŝu."
[redaktu] Eĉ guto falanta...
La kuracisto pri internaj malsanoj rigardas la jam senvestitan pacienton, poste ekparolas: „Ne malutilos al vi bani vin." „Mi banas min ĉiutage, doktoro." „En tiu okazo ne malutilos kelkfoje ŝanĝi la akvon."
[redaktu] Helpkuracisto
„Doktoro, mi estas edziniĝinta jam kvin jarojn kaj mi ankoraŭ ne naskis infanon." „Mi provos helpi vin, sinjorino. Bonvolu senvestigi vin." „Nun? Ĉi tie?" „Kompreneble, tie ĉi senvestigu vin." „Sed doktoro, ĉu ne estus pli ĝuste, ke almenaŭ mia unua infano estu de mia edzo?"
[redaktu] Inflacio
„Kiom da cigaredoj vi fumas tage?" kuracisto demandis malsanulon. „Dek." „Sed por la daŭro de la kuracado mi permesis al vi nur kvin." „Tio estas vera. Sed mi estis ĉe alia kuracisto, kaj ankaŭ tiu permesis al mi kvin:'
[redaktu] Pliboniĝo
„Kial via vizaĝo estas bandaĝita?" „Mia aŭto koliziis kaj mia kapo estis vundita." „Ho, vi kompatindulo. Tio estas terura." „Jes, sed laŭ la plastia hirurgo la operacio remetos ĉion en ordo. Kiam li forprenos la bandaĝojn, mia vizaĝo aspektos same kiel antaŭ la akcidento." „Ho, vi kompatindulo. Tio ja estas eĉ pli terura."
[redaktu] Kara! kara! Ĉu vi dormas?
Kuracisto vizitas virinon kies malsana edzo kuŝas hejme. „Sinjorino, via edzo bezonas plenan ripozon. Mi preskribos bonegan trankviligaĵon." „Kaj kiom ofte en la tago mi devas doni ĝin al li?" „Eĉ ne unu fojon. Male, vi prenu ĝin mem kiel eble plej ofte."
[redaktu] Sangebleco
Fama aktoro telefonis al hirurgo. „Profesoro, mi petas vin veni tuj. Mia edzino suferas pro apendicito." „Tio ne eblas. Antaŭ preskaŭ unu jaro mi mem operaciis ŝin je apendicito, kaj ne ekzistas apendico kiu denove kreskas." „Vi ne komprenas, profesoro. Ne Ia apendico sed mia edzino estas nova."
[redaktu] Multe da nenio
„Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne.' „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"
[redaktu] Observu la kuraciston
„Kio okazis al tiu belega blonda virino kun kiu mi kutimis vidi vin? Ĉu vi ĉesigis la rilaton kun ŝi?" „La kuracisto malpermesis al mi esti kun ŝi." „Kial? Cu vi estas malsana?" „Tute ne. La kuracisto estas ŝia edzo."
[redaktu] Fokusa
„Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktoro," diris viro al okulisto. „Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."
[redaktu] Longatempa kunulo
La kuracisto rigardas la raporton pri la sanstato de maljuna viro. „Estu tute trankvila," li diras. „Kun tiu ĉi malsano vi povas vivi ĝis cent jaroj." „Tio ne konsolas min," grumblas la maljunulo. „Mi deziras vivi cent jarojn sen malsano.'
[redaktu] Eksteraj ligoj