Ŝuo
El Vikipedio
Ŝuo estas piedvesto kun solida plandumo, taŭga por eksterhejma uzo. La ŝuoj oferas al la piedoj protektadon kontraŭ malpuraĵoj, malmolaj grundoj, malvarmo kaj vundivaj akraĵoj. Ili povas helpi pli facile paŝi, sed ankaŭ foje povas malhelpi la paŝadon (ekz-e altaj kalkanumoj aŭ plankŝuoj). La formoj de ŝuo ofte ŝanĝiĝas laŭmode.
Oni faras ŝuojn kutime laŭ formo de piedo. La supra materialo (ledo, artefarita aŭ vera) kutime estas fleksebla. La plandumo konsistas el pli rigida foruziĝema materialo (ledo aŭ kaŭĉuko) sed povas bone adaptiĝi al la paŝado. La kalkanumo konsistas ofte el malmola materialo.