Şandra (Biled)
El Vikipedio
Şandra (Biled) (ŝandra) (hungare:Sándorháza, germane:Alexanderhausen) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Sânnicolau Mare. En 1910 ĝi havis 1791 loĝantojn (gernanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 2139 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1808. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al Biled.