Švenčionys
El Vikipedio
Švenčionys | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Vilnius (Vilno) |
Subdistrikta Komunumo: | Švenčionys |
nombro de enloĝantoj: | 33 200 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 5 700 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1692 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 387 |
koordinatoj: | 54° 46' Norde, 24° 38' Oriente |
Švenčionys estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi unu el tri plej grandaj urbetoj, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 84 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, proksime al la limo al Belarusio. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 33 200 enloĝantojn, el tio la urbo mem 5 700. Laŭ nombro da loĝantoj ankoraŭ iom pli grandaj estas du pliaj urboj de la komunumo, Švenčionėliai kun 6 900 enloĝantoj kaj Pabradė kun 6 500.
[redaktu] Historio
Jam dum la 13-jarcento la urbo estis la koro de historia regioneto kun la nomo "Nalšia", kiu situis en la pleja nordoriento de Litovio kaj limis kun la teritorio konkerita fare de la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj norde - en kaj pri la regiono dum la mezepoko pli ofte okazis akraj bataloj. Dum la 15-a jarcento en la regiono la litova grandduko Vytautas setligis tatarojn, kiuj estis talentaj artmetiistoj, kaj pro ili Švenčionys iĝis unu el la gvidaj mezepokaj artmetiistaj centroj de Litovio.
Dum 1800 la urbo ricevis formalajn urbajn rajtojn. 12 jarojn pli poste, dum 1812 ĝin travojaĝis la armeo de Napoléon Bonaparte survoje al provo konkeri Rusion, kaj Lev Tolstoj mencias la urbon en sia romano "Milito kaj Paco".
Dum la jaro 1883 en la urbo ekfunkciis - en Litovio siatempe unika - fabriko por prilaboro de sanigaj herboj; dum 1928 en la urbo aldoniĝis dua tia fabriko.