Vikipedio:Aŭdioartikoloj
El Vikipedio
Tiu ĉi projekto "Aŭdioartikoloj" estas Esperanta versio de la projekto "Spoken Wikipedia", kies celo estas produkti registraĵojn de voĉlegitaj artikoloj el Vikipedio. Vidu la Kategorio:Aŭdioartikoloj por trovi la liston de registritaj artikoloj kaj la sekcion Dezirataj artikoloj por detaloj kiel oni povas peti registri certan artikolon aŭ plenumi tiun peton.
Enhavo |
[redaktu] Kiel registri voĉlegitan artikolon
- Elektu artikolon
- Registru ĝin
- Alŝutu ĝin
- Aldonu ĝin al la artikolo
[redaktu] Avantaĝoj
Kelkaj homoj miras, kial oni kreu voĉlegitajn versiojn de artikoloj, ĉu indas tion fari, do ni rapide pridiskutu ties avantaĝojn.
- Voĉlegitaj versioj de artikoloj ebligas, ke homoj, kiuj kapablas paroli Esperante, sed ne povas legi Vikipedion (handikapitoj) tamen sciiĝas pri la enhavo de la artikoloj.
- Uzantoj povas aŭskulti vikipediajn artikolojn dum ili plenumas agojn, kiuj malebligas legadon, sed ne koncentriĝon (biciklado, kurado, plenumo de hejma laboro).
- Homoj kun handikapita vidkapablo povas uzi diversajn aŭtomatajn legilojn, sed tiuj dume ne estas sufiĉe evoluigitaj por ebligi agrablan kaj homecan voĉon. Tio aparte validas por la artikoloj pri matematiko, fiziko, ktp, kie la simboloj kun specialaj lego-tradicioj multas.
- Por multaj ankoraŭ ne perfektaj parolantoj en Esperanto tiuj dosieroj povus esti bona helpo por lerni kompreni flue (tamen iom malrapide) parolatan Esperanton. Por neesperantistoj tiuj dosieroj povus esti bona pruvilo, ke Esperanto estas la lingvo, kies perbuŝa uzado estas ebla kaj facila. Tiuj ankaŭ povus aŭdi, kiel sonas Esperanto.
- Por kelkaj estas pli facile koncentriĝi pri la enhavo de artikolo se oni samtempe legas kaj aŭskultas ĝin, ĉar tiam la detiraj fonaj sonoj ne estas tiel bone aŭdeblaj.
- Voĉlegante artikolojn oni povas vidi misaĵojn aŭ erarojn, kiujn ne rimarkis antaŭaj redaktantoj, tio helpas plibonigi artikolojn.
[redaktu] Progreso
Sube menciitaj artikoloj aŭ jam estas registritaj, aŭ oni tre baldaŭ planas ilin registri. Se vi volas registri iun artikolon, bonvolu enskribiĝi en la liston.
Artikolo | Dato | Vikipediisto |
---|---|---|
Filologio | 2006-07-27 | Alauxdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC) |
Kio? Kie? Kiam? | 2006-08-5 | Alauxdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC) |
[redaktu] Dezirataj artikoloj
Aldonu nomojn de artikoloj ĉi tie, se vi volas, ke oni registru ilin.
[redaktu] Aktivaj partoprenantoj
Se vi volas partopreni en la projekto, aldonu vian nomon al la listo.
- Alauxdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC) - mi nun startigas la projekton kaj iom post iom voĉigas la plej interesajn (laŭ mia gusto) kaj gravajn (kiel decidis la komunumo -- do, la elstarajn) artikolojn. Mi havas iom da sperto pri registrado kaj redaktado kaj kelkajn programojn. Se vi havas demandojn -- ne hezitu kontakti min!!