Aŭstralia Esperanto-Asocio
El Vikipedio
La Aŭstralia Esperanto Asocio gastigas ĉiujare somerkursaron de Esperanto dum unu aŭ du semajnoj. Klasoj estas aranĝitaj por komencantoj, progresantoj kaj fluaj parolantoj de la lingvo. La somerkursaro kutime okazas en januaro kaj eksterlandanoj estas varme invitataj partopreni. Detaloj estas haveblaj ĉe la retloko de la asocio kiu ankaŭ priskribas ĝiajn aliajn projektojn.
Enhavo |
[redaktu] Organo
La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco, redaktata de Donald Broadribb, honora membro de UEA.
[redaktu] Medio
Esperanto estas dissendata dum unu horo ĉiun lundon je 13h ptm per la Melbourne Ethnic Community Radio 3ZZZ.
[redaktu] Libroservo
La libroservo de AEA estas ĉe la Esperanto-domo de Sidnejo, 143 Lawson St. Redfern. Telefonu al +61 2 9319 4775 por pliaj informoj.
[redaktu] Suborganizioj
Ŝtataj Federacioj ekzistas en Novsudkimrio, Viktorio, Kvinslando, Sudaŭstralio, kaj Okcidentaŭstralio Lokaj Esperanto-grupoj ekzistas en Sidnejo, Melburno, Brisbano, Adelajdo, Perto, Toowoomba, Ormarbordo, Warwick, Manlio, Novkastelo, Bega kaj Oakleigh.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Retloko: http://www.esperanto.org.au/
Somerkursaro: http://aesk.esperanto.org.au/