Adena Golfo
El Vikipedio
Geografio > Golfo > Adena Golfo
La Adena Golfo estas okcidenta branĉo de Araba Maro, kiu per Bab-el-Mandeba Markolo ligiĝas kun Ruĝa Maro. La golfo fluas en okcidento-oriento direktoj, inter Jemeno kaj Somalio kaj havas okcidentan finon ĉe Ĝibutio. Ĝi havas longon ĉ. 900 km, kaj larĝon 500 km en orienta fino. Adena Golfo estas tre grava por komerca ŝipirado.