Adiga lingvo
El Vikipedio
Adiga lingvo estas unuiga nomo, kiun oni foje uzas por nomi la lingvojn ĉerkesan, kabardan (tiuj du estas plej ofte nomataj kabard-ĉerkesa lingvo) kaj adigean. La idiomoj estas ĝenerale interkompreneblaj, kaj mem la parolantoj kunvenas, ekz., en la samaj retoforumoj sendepende de tio, kiel fakte nomiĝas la formo, en kiu oni parolas.