Adjuvilo
El Vikipedio
Adjuvilo estas planlingvo, bazita sur Esperanto. Ĝin kreis en 1910 Claudius Colas (1884-1914), kiu uzis la pseŭdonimon Profesoro V. Esperema. La projekto ŝajnas kompromison inter ido kaj Esperanto.
Enhavo |
[redaktu] Ĉefaj trajtoj
- Neuzo de ĉapelitaj literoj;
- Anstataŭigo de kv per qu (kvin>quin);
- forpelo de akuzativo;
- pluralo en -s;
- anstataŭigo de fina -s en verboj per -n, imperativo en -en;
- plia latinigo de vortprovizo;
[redaktu] Specimenoj
- Patro nia:
Patro nosa qua estan en cielos, santa esten tua nomo, advenen tua regno, esten farata tua volo, quale in cielos, tale anke sur la tero. Nosa pano omnadaga donen a nos hodie ; nosas ofendos pardonen a nos quale nos pardonan a nosas ofendantos, e ne lasen nos fali en tento, ma liberifen nos de malbono. Amen.
- "Un ex meas amikos, qua habitan en Paris kun sua familio, havan multas infantos; quin filios e tri filiinos". (Unu el miaj amikoj, kiu loĝas en Parizo kun sia familio, havas multajn geinfanojn; kvin filojn kaj tri filinojn).
[redaktu] Bibliografio
Colas, Claudius: L' Adjuvilo. Paris: Gamber, 1910. 32 paĝoj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://www.ikue.org/tit910_00.html
http://groups.yahoo.com/group/adjuvilo/
http://tech.groups.yahoo.com/group/esp-novo/files/Antauaj%20Reformprojektoj/