Adolf Malík
El Vikipedio
Adolf MALÍK (naskiĝis la 16-an de oktobro 1900 en Přerov - mortodato ne estas konata) estis ĉeĥa esperantisto, prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Esperantista Asocio antaŭ ĝia likvido en 1952.
Li naskiĝis en fervojista familio kaj ekde sia 17-a jaro estis fervora esperantisto. Li meritis pri renovigo de Verda Stacio post la dua mondmilito en Prago, kie li estis unu el ĉefaj parolistoj kaj prelegantoj. Li estis ankaŭ la ĉefa kunlaboranto de la gazeto Esperanto-Servo, kiu ĝis 1951 propagandis komunisman politikon en Ĉeĥoslovakio pere de Esperanto. La 20-an de januaro 1946 li estis elektita kiel prezidanto de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka respubliko.
En 1951 la komunista reĝimo deklaris, ke Esperanto povas esti misuzita por kontraŭsocialisma propagando, pro tio la ĉeĥoslovaka espereantista asocio devas likvidiĝi. A. Malík klopodis savi la movadon per fondo de Internacia Ligo de Progresemaj Esperantistoj (ILPE), sed ankaŭ tio ne estis permesita. Post likvido de la asocio li forlasis la movado, tial ne estas konate, kiam li mortis.
[redaktu] El liaj artikoloj
- Ĉiam antaŭen! (Esperantista 1946, p. 13)
- Nia interna ekzekutivo (Esperantista 1946. p. 61)
- Rosteme! (Ni kreskas!, Esperantista 1947, p. 1)
- Ĉu esti aŭ ne esti espeerantisto (Esperantista 1949, p. 17)
- Nia kvinjara plano (Esperantista 1949, p. 10)
- Niaj regionoj (Esperantista 1949, p. 9)
- Rememoro pri mia mortinta edzino (Esperantista 1949, p. 15)
- Por tagoj hodiaŭaj (Esperantista 1950, 33)
- La porpaca movado en la mondo (Esperantista 1950, p. 25)
- Sur novan vojon! (Esperantista 1951, p. 1)
- Du mondoj (Esperantista 1951, p. 9)
- Ni finas (Esperantista 1951, p. 133)
[redaktu] El liaj radioprelegoj
- La nova registaro ĉeĥoslovaka
- La dujara rekonstrua plano
- Somera kursaro en Doksy
- Datreveno de la slovaka revolucio
- Ekspozicio de ĉs. pentristoj en Svislando
- Unu jaro de nia radio-laboro
- Smetana en Svedio antaŭ 90 jaroj
- Jubileaj koncertoj de la ĉs. radio
- La signifo de la nunjara 28. X.
- Mikrofotografio
- Pri la ĉefministro Klement Gottwald
- Semajno en Ĉeĥoslovakio
- Respondo al Radio Budapest