Aimo Rantanen
El Vikipedio
Aimo RANTANEN naskiĝis en 1954 en Vajakoski, unu el la tri vilaĝoj de la kamparana komunumo de Jyväskylä, Finnlando. Li laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto kaj fine trovis laboron en bibliotekoj de la Jyväskylä-regiono. Dum unu jaro li prezidis la verkistan asocion Kynäri. Inter 1997 kaj 2002 li estis redaktoro de Esperantolehti, la heroldo de Esperanto-Asocio en Finnlando. Li emeritiĝis en 1999.
Ekde la fino de la jaro 2001 ĝis marto 2006 Aimo Rantanen redaktis leterojn, senditajn al la magazino MONATO.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |